Algazelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
 
Algazelo estis ne nur teologo, sed studis ankaŭ la kampojn de [[kosmologio]], [[fiziko]] kaj jurisprudenco. Li ricevis altajn honorajn titolojn, ekzemple "honoro de la imamoj" ({{ar}}: شرف الائمه, ŝaraf al-a'imma), "ornamo de la fido" (زین الدین, zajn al-dīn) kaj "pruvo de la Islamo" (حجة الاسلام, huĝĝat al-Islām). Ĉi-lastan titolon islamanoj donis al neniu alia.
 
==Skol-aliĝoj==
Algazelo ege kontribuis al la disvolvigo de sistema rigardado al [[Sufiismo]] kaj al ties integrigo kaj akcepto en la hegemonia Islamo. Kiel fakulo de ortodoksa Islamo, li apartenis al la [[Ŝafiismo|Ŝafiisma]] skolo de Islama [[jurisprudenco]] kaj al la Aŝariisma skolo de [[teologio]].<ref name="ReferenceA">R.M. Frank, ''Al-Ghazali and the Ashʿarite School'', Duke University Press, Londono, 1994</ref> Algazelo ricevis el tio multajn titolojn kiel ''Ŝaraf-ul-Aʾimma'' ({{lang|ar|شرف الأئمة}}), ''Zayn-ud-dīn'' ({{lang|ar|زين الدين}}) kaj ''Ḥujĝat-ul-Islām'' ({{lang|ar|حجة الإسلام}}).
 
Li estis konsiderata kiel ŝlosila membro de la influa Aŝariisma skolo de la frua [[Islama filozofio]] kaj la plej grava kontraŭanto de la Mutazili-anoj. Tamen, li elektis ioman diferencan sintenon en komparo kun la Aŝariismanoj. Liaj kredoj kaj pensoj diferencas en kelkaj aspektoj el la ortodoksa Aŝariisma skolo.<ref name="ReferenceA"/>
 
== Filozofio ==