Algazelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 71:
* Intencoj de filozofoj [[1094]], (''Makasid al-falasifa'', {{lang-ar|مقاصد الفلاسفة}}), La parafrazo de la filozofo [[Aviceno]].
:La origina plano de Algazelo estis dividi ĉi tiun verkon en tri partojn: en la unua estu prezento de la teorioj kaj tezoj de la filozofoj, en la dua li planis skribi kritikon de la tezoj de la filozofoj kontraŭantaj la Islamon (ĉi tiu dua parto iĝis la sendependa verko ''Tahāfut al-falāsifa'') kaj fine en la tria parto li volis prezenti sian propran filozofion pri la Islamo (pri ĉi tiu lasta parto oni ne scias, ĉu li vere verkis ĝin, ĉar pri ĝia ekzisto ne estas certeco). La ĝenerala intenco de la verko estas refuti la grek-devenan filozofion defendatan de Aviceno kaj [[Alfarabio]].
* '''Memrefuto ''(nekohereco)' aŭ '''[[Nekohereco de filozofoj]]''' (''Tahafut al-falasifa'', {{lang-ar|تهافت الفلاسفة}})
:En ĉi tiu verko, latine nomita ''destructio philosophorum'', li prezentas sian [[skeptikismo|skeptikisman]] krizon kaj atakas la filozofojn ĝenerale kaj [[Aviceno]]n speciale. La verko provokis [[Ibn-Ruŝd]]-on al repliko laŭlinia en sia verko ''Tahāfut al-tahāfut'' (la nekohereco de la nekohereco, aŭ, la detruo de la detruo; {{la}} ''destructio destructionum'').
* Kriterioj de scio en la arto de logiko (''Mi‘jar al-‘ilm fi fan al-mantiq'', {{lang-ar|معيار العلم في فن المنطق}})