Informo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e bluigo de termino
Linio 1:
[[Dosiero:Info_icon_002.svg|eta|120px|"i" kiel simbolo por informo]]
'''Informo''' estas [[scio]] aŭ scieblaĵo konsiderata rilate al ĝia transdonado aŭ konservado. En Esperanto la substantivo deriviĝas de la verbo ''informi'', kiu signifas doni sciigon aŭ klarigon.
 
Apartan gravecon la nocio havas en [[informadiko]], kies centra objekto ĝi estas.
Linio 10:
== La koncepto ==
 
Malgraŭ sia elementa difino la nocio "informo" estas interpretebla el diversaj vidpunktoj. Pri ili okupiĝas diversaj sciencoj, precipe la [[informteorio|informoteorio]], la [[komunikadtekniko]], la [[semiotiko]] kaj la [[sciteorio]].
 
Informoteorio, fondita esence de [[Claude Shannon]], okupiĝas pri la mezurado de inform-enhavo, nomata ankaŭ [[informacio]]. Ĝi konsideras la transdonon (sendon) de informo laŭ la efiko al la ricevanto. La informo estas en [[mesaĝo]], kies ricevanto interpretas ĝin kaj uzas ĝin por ŝanĝi sian scion. Tiu efiko dependas ne nur de la enhavo de la mesaĝo, sed ankaŭ de la antaŭa scio de la ricevanto; do la sama mesaĝo povas doni malsaman informon, kaj malsame da informacio, al malsamaj ricevantoj. Kiam la sama mesaĝo estas sendita duan fojon al la sama ricevanto, ĝi tute ne havas informon por li (aŭ maksimume la informon, ke iu sendis al li dufoje la saman mesaĝon).