Baalo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Baal Ugarit Louvre AO17330.jpg|250px|
'''Baalo''' estis ofta nomo de lokaj kaj komunaj dioj inter la okcident-aziaj popoloj. La [[kanaanidoj]] rigardis ĝin [[dio]] de la produktemo kaj plej alta moŝto de la [[panteono]].
Baalo en la [[semidaj lingvoj]] signifis ''[[sinjoro]]'', ''[[mastro]]'', ''[[edzo]]'', sed oni uzis la vorton ankaŭ alisence (Baalo de la flugiloj).
Baalo estis ĝenerala [[dio]] de la [[produktemo]], en tiu senco, lia titolo estis la Sinjoro de la [[Tero]]. Oni nomis ĝin ankaŭ Sinjoro de [[Pluvo]] kaj [[Roso]] (en [[Kanaano]] tiuj du [[precipitaĵo]]j tre gravis por la [[agroproduktemo]]).
En la ugaritaj tekstoj kaj en la hebrea [[Malnova testamento]], '''Baalo''' estis Sinjoro de la [[tempesto]], rajdanta sur la [[nubo]]j. En la [[fenicia lingvo]], ĝi estis ''Baal-Samem'' (signifinte: Sinjoro de la [[Ĉielo]]j).
Priskribo de Baalo aperis unuafoje sur argilaj [[tabulo]]j el la mezo de la [[2-a jarmilo a.K.]], elfositaj en norda [[Sirio]].
Oni pensis, ke la produktemecon karakterizas 7-jaraj [[periodo]]j. Laŭ la kanaana [[mitologio]], Baalo – dio de la vivo kaj produktemo – luktas daŭre kun Moto. Se venkis Baalo, sekvis sep jaroj da produktemaj jaroj, se venkis Mot, sekvis sep jaroj da [[malsato]] kaj [[sekeco]].
'''Baalo''' popularis eĉ en [[Egiptio]] ekde ĉ. [[-1400]] ĝis [[-1075|1075]] a.K. Laŭ efiko de la [[aramoj]], kiuj elparolis ĝin ''Bel'', la dio konatiĝis kiel ''Belos'' kaj oni identigis ĝin kun [[Zeŭso]].
'''Baalon''' adoris diversaj [[komunumo]]j kiel lokan dion. Tion jam mencias eĉ la [[Malnova testamento]].
Linio 18:
La nomo '''Baalo''' iĝis malamata, fisignifa ekde kiam iu judo ([[Jezabel]]) volis altrudi adoron de Baalo anstataŭ [[Jehovo]] al la [[judoj]]. Tiel la nomo de '''Baalo''' iĝis nomo de [[falsa dio]].
La nomo [[Belzebubo]] estas misformo aperinta en la [[Biblio]]. Ĝi originale estis ''Baal-Zebul'' (Sinjoro de la [[Sideko]]), ''Baal-Zebub'' (Belzebubo) signifas "Sinjoro de la [[Muŝo]]j".
[[Tanit]] estis unu el la edzinoj de Baalo.
== La ciklo ==
La [[Baal-ciklo]] estas ugarita ciklo de rakontoj pri la kanaana dio Baalo (laŭvorte "Lordo"), ŝtorma dio asociita kun fekundeco. La teksto identas lin kiel la dion [[Hadad]], la nordokcidenta semida formo de Adado. Ili verkiĝas en la ugarita lingvo per kojnforma skribo sur serio de argilaj premaĵoj trovitaj en la 1920-aj jaroj en la ''tello'' de [[Ugarito]] (hodiaŭa Ras Ŝamra), kiu situis en la mediteranea marbordo de norda [[Sirio]], kelkajn kilometrojn norde de la hodiaŭa urbo [[Latakio]]. La rakontoj inkludas ''La mito de Baalo Alijan'' kaj ''La morto de Baalo''.
{{Projektoj}}
[[Kategorio:religio]]▼
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Biblio]]
|