La Subiro de la Okcidento: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
Spengler dividas la konceptojn pri Kulturo kaj Civilizacio; la unua koncentriĝas je sia eno kaj kreskiĝas, la dua koncentriĝas je sia ekstero kaj nure ekspansiiĝas. Tamen, li konsideras Civilizacion la sorto de ĉiu Kulturo. La transiro Kulturo-Civilizacio ne temas pri elekto—ne estas la konscia volo de aro da individuoj, klasoj aŭ popoloj kiu decidas. Unuflanke, Kulturoj estas <nowiki>''</nowiki>aĵoj-iĝantaj<nowiki>''</nowiki>, aliflanke Civilizacioj estas <nowiki>''</nowiki>aĵoj-iĝintaj<nowiki>''</nowiki>. Ĉar ili estas la konkludo de la etaĝo de kresko de Kulturo, Civilizacioj koncentriĝas eksteren, kaj tiusence ili estas artefaritaj aŭ nesinceraj. Civilizacioj estas tio, kio Kulturoj iĝas kiam ili ne plu kreemas nek kreskiĝas ene. Ekzemple, Spengler aludas Grekojn kaj Romianojn: la imagema [[Antikva Grekio|Greka Kulturo]] subiris kaj aliformiĝis en la tute praktikan [[Romia Imperio|Romian Civilizacion]].
 
Spengler ankaŭ komparas du nociojn: la <nowiki>''</nowiki>mondo-urbo<nowiki>''</nowiki> kaj la provinco kiel analogajn konceptojn por Civilizacio kaj Kulturo respektive. Urboj elprenas kaj kolektas la vivon de la vastaj ĉirkaŭaigantaj religioj. Li cetere kontrastas du homojn: la <nowiki>''</nowiki>vera-aŭtoktona<nowiki>''</nowiki> [[Sidloko|sidloka]] kamparano de la lando-rando, kun la [[nomada]], sentradicia, senreligia, inteligenta-tamen-nefruktodona kamparano-malamanta urboloĝanto. En la Urboj, Spengler vidas ne popolon, sed <nowiki>''</nowiki>amason<nowiki>''</nowiki> da homoj, hostilaj al la tradicioj kiuj reprezentas Kulturon (laŭ Spengler ĉi tiuj tradicioj estas: la [[nobelaro]], la [[Eklezio]], privilegioj, [[Dinastio|dinastioj]], formala arto komprenata kiel kultura tasko kaj limoj de scienca scio). Urbo-loĝantoj posedas vantan inteligentecon, <nowiki>''</nowiki>kiu konfuzas la kamparanan saĝecon, je novmoda kontraŭdira naturismo kun sinteno pri seksemo kiu estas reveno al primitivaj instinktoj, kaj tamen kun ena mortanta religieco<nowiki>''</nowiki>. Krome, Spengler rigardas ĉe la urba amasa disdonado de enspezoj por sportaj ekshibicioj por amuzado la lastajn aspektojn kiuj indikas la finiĝon de Kulturo kaj la leviĝo de Civilizacio.
 
Spengler havas malestiman opinion pri Civilizacioj, eĉ pri tiuj kiuj implikiĝis en signifa ekspansio, ĉar tia ekspansio ne estis vera kreskiĝo. Unu el liaj ĉefaj ekzemploj estas la Romia <nowiki>''</nowiki>mondo-regado<nowiki>''</nowiki>. Ĝi ne estis sukceso, ĉar Romianoj ne alfrontis signifan rezistadon al sia ekspansio. Do, tiele ili ne vere konkeris sian imperion, sed simple prenis kiel sian posedaĵon kiu kuŝis tie, por iu ajn. Spengler asertas ke la Romia Imperio ne estis fruktodona poste, pro la kultura energio kiun ĝi elĉerpis ĉe la [[Punikaj Militoj]]. Post la Milito de Zama, Spengler kredas ke la Romianoj neniam partoprenis, aŭ eĉ ne estus kapablaj partopreni, militon kontraŭ vere konkuranta milita povego