Radioaktiveco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 36:
 
Spite tion, estis kelkaj fruaj sistemaj kontraŭdanĝeraj esploroj, kaj tiom frue kiom ĝis en 1902 [[William Herbert Rollins]] verkis preskaŭ despere ke liaj avertoj pri la danĝeroj de la senzorga uzado de Ikso-radioj ne estis atentitaj, ĉu pere de industrio aŭ fare de siaj kolegoj. Tiame, Rollins estis pruvinta, ke la Ikso-radioj povas mortigi eksperimentajn animalojn, povas okazigi, ke graveda [[numido]] abortu, kaj ke tio povas mortigi abortaĵon.<ref name="taming">{{citation |title=Taming the Rays - A history of Radiation and Protection. |author=Geoff Meggitt |publisher=[[Lulu.com]] |year=2008 |isbn=978-1-4092-4667-1}}</ref> Li ankaŭ rimarkis, ke "animaloj varias en la ricevo de ekstera agado de Ikso-radioj" kaj avertis, ke tiuj diferencoj estis konsiderataj kiam pacientoj estis traktitaj pere de rimedoj de Ikso-radioj.
 
===Radioaktivaj substancoj===
[[File:Periodic Table Stability & Radioactivity.svg|upright=1.8|right|thumb|Radioaktiveco estas karaktero de elementoj kun granda atoma nombro. Elementoj kun almenaŭ unu stabila [[izotopo]] estas montrataj helblue. Verda koloro montras elementojn kies plej stabila izotopo havas duonan vivon mezuritan en milionoj da jaroj. Flava kaj oranĝa koloroj estas iom post iom malpli stabilaj, kun duonvivoj en miloj aŭ centoj da jaroj, suben ĝis nur unu tago. Ruĝa kaj purpura koloroj montras tre altajn kaj ekstremajn radioaktivajn elementojn kie la plej stabilaj izotopoj montras duonvivojn mezuritajn en la gamo de unu tago kaj multe malplie.]]
 
Tamen, la biologiaj efikoj de radiado pro radioaktivaj substancoj estis malfacile takseblaj. Tio havigis la oportunon por multaj kuracistoj kaj korporacioj merkatigi radioaktivajn substancojn kiel [[patento|patentigitaj]] [[kuracilo]]j. Ekzemploj estas radiuma traktado per [[klistero]], kaj radium-enhavaj akvoj trinkotaj kiel tonikaĵoj. [[Marie Curie]] protestis kontraŭ tiu speco de traktado, avertante, ke la efikoj de radiado sur la homa korpo ne estis bone komprenataj. Curie poste mortis pro aplazia [[anemio]], plej verŝajne okazigita pro ekspono al joniga radiado. Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj, post nombraj okazoj de osta nekrozo kaj morto de entuziasmuloj de radiuma traktado, radium-enhavaj medicinaj produktoj estis tre forigitaj el la merkato (radioaktiva [[ĉarlatanismo]]).
{{redaktata}}