Radioaktiveco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
 
Tamen, la biologiaj efikoj de radiado pro radioaktivaj substancoj estis malfacile takseblaj. Tio havigis la oportunon por multaj kuracistoj kaj korporacioj merkatigi radioaktivajn substancojn kiel [[patento|patentigitaj]] [[kuracilo]]j. Ekzemploj estas radiuma traktado per [[klistero]], kaj radium-enhavaj akvoj trinkotaj kiel tonikaĵoj. [[Marie Curie]] protestis kontraŭ tiu speco de traktado, avertante, ke la efikoj de radiado sur la homa korpo ne estis bone komprenataj. Curie poste mortis pro aplazia [[anemio]], plej verŝajne okazigita pro ekspono al joniga radiado. Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj, post nombraj okazoj de osta nekrozo kaj morto de entuziasmuloj de radiuma traktado, radium-enhavaj medicinaj produktoj estis tre forigitaj el la merkato (radioaktiva [[ĉarlatanismo]]).
 
{{redaktata}}
===Radiprotektado===
{{Ĉefartikolo|Radiprotektado}}
Nur unu jaron post la malkovro fare de [[Wilhelm Röntgen|Röntgen]] pri la Ikso-radioj, la usona inĝeniero Wolfram Fuchs (1896) havigis tion kio estis probable la unua konsilo por protekto, sed nur en 1925 okazis la unua Internacia Kongreso de Radiologio (IKR) kaj ĝi konsideris la establadon de normigoj por internacia protektado. La efikoj de radiado sur genoj, inklude la efikon de kancera risko, estis agnoskitaj multe pli poste. En 1927, [[Hermann Joseph Muller]] publikigis esplorojn montrantajn genetikajn efikojn kaj, en 1946, li ricevis la [[Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino|Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino]] pro siaj trovitaĵoj.
 
La konsciiĝo de la potenciala danĝero, kiu havas la troan ekspozicion al la jonigaj radiadoj, kondukis la aŭtoritatojn fiksi la reglamentajn normojn por la limoj de dozo. Ĉi tiuj limoj respondas al suplementa risko akceptebla rilate al la natura risko.
 
== Ekzemploj de radioaktivaj nuklidoj ==