Dua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
La artikolo uzis "dua mondmilito", "Dua mondmilito" kaj "Dua Mondmilito". Nur la unua kaj la lasta de tiuj formoj estus logikaj. Mi unuformigis la artikolon laŭ la unua formo.
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
alidirekto per AWB
Linio 17:
La [[milito]] trafis fakte la tutan mondon — oni batalis en ĉiuj [[oceano]]j kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝataj [[kontinento]]j. La plej ampleksa majoritato de la landoj el la mondo — inklude ĉiujn el la grandaj potencoj — finfine formis du kontraŭajn militaliancojn: nome [[Aliancanoj]] kaj [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Akso]]. Okazis stato de totala milito, kiu rekte tuŝis pli ol 100 milionojn da personoj el ĉirkaŭ 30 landoj. La ĉefaj partoprenantoj dediĉis sian tutan ekonomian, industrian, kaj sciencan kapablaron al la militklopodo, kio forviŝis la distingon inter civilaj kaj militaj rimedoj. La dua mondmilito estis [[Listo de militoj laŭ nombro de mortintoj|la plej mortiga konflikto]] en la homa historio, markita de 50 al 85 milionoj da mortoj, plej el kiuj estis civiluloj en [[Sovetunio]] kaj [[Ĉinio]]. Ĝi inkludis [[masakro]]jn, la [[genocido]]n de la [[Holokaŭsto]], strategian bombardadon, intencitan amasmortigon per [[malsatego]] kaj [[malsano]]j, kaj la nuran uzon de [[atomarmilo]]j en milito.<ref>Gilbert 2001, p. 291.</ref><ref>James A. Tyner (3a de Marto 2009). War, Violence, and Population: Making the Body Count. The Guilford Press; 1a eldono. p. 49. ISBN 978-1-6062-3038-1.</ref><ref>Sommerville 2008, p. 5 (2011 ed.).</ref><ref>[http://www.bbc.co.uk/tyne/content/articles/2005/01/20/holocaust_memorial_other_victims_feature.shtml "BBC - Tyne - Roots - Non-Jewish Holocaust Victims: The 5,000,000 others".] www.bbc.co.uk. Alirita la 11a de Decembro 2018.</ref>
 
[[Japanio]], kiu celis domini en [[Azio]] kaj en [[Pacifiko]], [[Dua japana-ĉina milito|estis milite]] en [[Ĉinio]] jam ĉirkaŭ 1937,<ref>Barrett & Shyu 2001, p. 6.</ref><ref>Kvankam estis malfermaj bataloj inter Japanio kaj Ĉinio el 1937, neniu el la landoj formale deklaris militon al la alia ĝis post la [[atako al Pearl Harbor]] en 1941.</ref> kvankam neniu el la landoj estis deklarinta militon al la alia. La dua mondmilito laŭ ĝenerala onidiro startis la 1an de Septembro 1939,<ref>Axelrod, Alan (2007) Encyclopedia of World War II, Volume 1. Infobase Publishing. pp. 659.</ref> pro la [[invado de Pollando]] fare de [[Nazia Germanio]] kaj sekvaj militdeklaroj kontraŭ Germanio fare de [[Francio]] kaj de [[Unuiĝinta Reĝlando]]. El la fino de 1939 al komenco de 1941, per serio de kampanjoj kaj traktatoj, Germanio konkeris aŭ ekkontrolis multon de kontinenta Eŭropo, kaj formis la [[Akso Berlino-Romo-Tokio|Aksan aliancon]] kun [[Italio]] kaj [[Japanio]]. Laŭ la [[Pakto Ribbentrop-Molotov]] de aŭgusto 1939, Germanio kaj [[Sovetunio]] dispartigis kaj aneksis teritoriojn de siaj eŭropaj najbaroj, nome [[Pollando]], [[FinlandoFinnolando]], [[Rumanio]] kaj la [[Baltaj ŝtatoj]]. Post la kampanjoj en Nordafriko kaj Orientafriko, kaj la [[Batalo de Francio|falo de Francio]] meze de 1940, la milito pluis ĉefe inter la potencoj de la Eŭropa Akso kaj la Brita Imperio. Sekvis la [[Balkana kampanjo]], la aera [[Batalo de Britio]], la [[Blitz]], kaj la longa [[Batalo de Atlantiko]]. La 22a de junio 1941, la potencoj de la Eŭropa Akso startigis la komencon de la [[invado de Sovetunio]], malfermante la plej grandan surteran militfronton de la historio. Tiu [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]] metis la Akson kaj ĉefe la germanan armeon ''[[Wehrmacht]]'', en militon de elĉerpigo. En decembro 1941, Japanio lanĉis surprizan atakon kontraŭ Usono kaj la eŭropaj kolonioj en la [[Pacifika Oceano]]. Post tuja usona militdeklaro kontraŭ Japanio, subtenita de simila el Britio, la potencoj de la Eŭropa Akso tuj deklaris militon al Usono solidare kun sia Japana aliancano. Rapidaj Japanaj konkeroj en multo de Okcidenta Pacifiko sekvis, vidataj de multaj azianoj kiel liberigo el dominado fare de Okcidento kaj rezulte en la subteno de kelkaj armeoj el la venkitaj teritorioj.
 
La antaŭeniro de la Akso en la Pacifiko haltis en 1942 kiam Japanio malvenkis en la ŝlosila [[Batalo de Midway]]; poste, Germanio kaj Italio estis venkitaj en Nordafriko (El Alamein) kaj poste, decidige, je [[Batalo ĉe Stalingrado|Stalingrado]] en Sovetunio. Ŝlosilaj malfacilaĵoj en 1943, kiu inkludis serion de germanaj malvenkoj en la Orienta Fronto, nome la invadoj fare de Aliancanoj en Sicilion kaj Italion, kaj la venkoj de Aliancanoj en la Pacifiko, kostis al la Akso sian iniciatemon kaj devigis ilin en strategia retiriĝo al la frontoj. En 1944, la okcidentaj aliancanoj [[T-Tago|invadis la germani-okupitan Francion]], dum la Sovetunio reakiris teritoriajn perdojn kaj turniĝis al Germanio kaj ties aliancanoj. Dum 1944 kaj 1945 la Japanoj suferis gravajn malvenkojn en kontinenta Azio kaj en Sudcentra [[Ĉinio]] kaj [[Birmo]], dum la Aliancanoj kripligis la Japanan Ŝiparmeon kaj konkeris ŝlosilajn insulojn de Okcidenta Pacifiko.
Linio 50:
{{Ĉefartikolo|Sovetunio|Iosif Stalin}}
 
La lasta '''granda malvenkinto''', kiu ne intencis repaciĝi kun limigo de sia potenco, estis '''Sovetunio'''. Sovetunio konsideris sin mem kiel la anoncanton kaj gvidanton de la [[komunismo|komunisma]] movado, kiu estis disvastiĝonta komune kun ĝi tra la tuta mondo. Jam en la jaro [[1920]] gvidantaro de rusaj bolŝevikoj kaj [[Ruĝa Armeo]] frunte kun [[Josif Stalin]] kaj [[Miĥail Tuĥaĉevskij]] planis konkeron de plimulto de Eŭropo, kiam ili intencis kunigi siajn fortojn kun ŝtormantaj komunistoj en [[Hungario]], [[Germanio]] kaj [[Francio]]. Estas malfacile diri, ĉu tio estis reala celo, nepre ĝi fariĝis senkaza en la momento, kiam poloj materiale subtenataj de la cetero de Eŭropo diserigis Tuĥaĉevskij-n en [[batalo ĉe Varsovio]] en [[1920]] (la t.n. [[Miraklo sur Vislo]]) kaj en sekvantaj monatoj ili venkis super Ruĝa Armeo en unu batalo post la alia, kiu tiam havis sian propran problemaron ene de la rusa lando. Kontraŭ Sovetunio stariĝis minaciga koalicio de [[Pollando]], [[Francio]], [[Britio]], nedemobiligitaj germanaj taĉmentoj, blankrusaj gvardioj, finnoj, [[Baltio|Baltaj ŝtatoj]] kaj [[Japanio]]. Montriĝis ja, ke [[Francio]] kaj [[Britio]] ne pensas la tutan aferon tute serioze, tamen eĉ tiel la rezulto estis, ke Sovetunio eĉ ne retenis la tutan teritorion de [[cara Rusio]], kies sekvanto ĝi konsideris sin. Ĝi perdis [[FinnlandoFinnolando]]n, [[Latvio]]n, [[Litovio]]n, [[Estonio]]n, parton de Pollando kaj al la laste nomita ĝi devis cedi signifajn partojn de [[Belorusio]] kaj [[Ukrainio]]. Eĉ ne limo kun [[Rumanio]] evoluis laŭ ties imagoj.
 
[[Stalino]] de komence de la 30-aj jaroj persisteme konstruis armeon prepariĝante pri sia propra renaskigo de la imperio. Sed li estis singardema, evidente li timis, por ke la mondo ne kuniĝu kontraŭ li kiel en la dudekaj jaroj. Li intencis labori malrapide, iom post iom, unu celon prilabori post la alia. Por kovri sian dorson li komencis intertrakti kun diversaj ŝtatoj – [[Francio]], [[Britio]] kaj [[Germanio]]. Francoj iris renkonte al li, sed britoj reagis al ĉiuj proponoj prefere malvarme vidigante al Stalino, ke ili ne intencas garantii liajn teritoriajn postulojn. Stalino do decidiĝis interkonsenti kun Germanio, kiu tamen organizis kontraŭ li internaciajn koaliciojn (vidu [[Akso Berlino-Romo-Tokio]]), tamen kiel ĉiu diktatorema reĝimo ĝi kapablis siajn konceptojn kaj principajn sintenojn senprobleme superi, se temis pri profito. Fermo de Pakto pri neatakado kaj kun ĝi koneksantaj aldonoj kaj dokumentoj tiel ankaŭ al Sovetunio malligis manojn kaj ĝi komune kun sia nova aliancano prepariĝis por milito.
Linio 69:
== Malforteco de venkintoj ==
{{Ĉefartikolo|Ligo de Nacioj}}
Plia grupo, kiu ĉi tie troviĝis, estis '''kontentaj venkintoj'''. Tamen temis pri la venkintaj grandpotencoj ([[Usono]], [[Francio]], [[Britio]]), tamen pri novaj ŝtatoj, kiuj estiĝis pro "malmuntigo" de Centraj potencoj kaj [[cara Rusio]] (nome [[Pollando]], [[Ĉeĥoslovakio]], [[Jugoslavio]], [[Latvio]], [[Litovio]], [[Estonio]], [[FinnlandoFinnolando]]). Ambaŭ subgrupoj estis kontentaj kun la nuntempa stato kaj ili intencis reteni ĝin. Ili komune klopodis tamen racian kaj stabilan sistemon de kontraktoj kaj garantioj, tamen internacian organizaĵon, kiu inspektus pri la [[paco]] kaj kunlaborado en la mondo – nome [[Ligo de Nacioj]]. Sed ili sukcesis nek en unu rilato. La plej grava problemo konsistis en tio, ke ĉiuj tri grandpotencoj neglektis siajn armitajn fortojn, do malantaŭ ties kontraktoj kaj [[Ligo de Nacioj]] ne ekzistis reala forto, kiu povus subteni kaj protekti ilin.
 
== Grandpotencoj ==
Linio 95:
 
== Novaj ŝtatoj ==
La fino de la [[Unua mondmilito]] kunigita kun disfalo de [[Aŭstrio-Hungario]] kaj kun tranĉigo de [[Germanio]] kaj [[cara Rusio]] (respketive [[Sovetunio]]) igis al la estiĝo de kelke da novaj ŝtatoj. Tiuj ĉi nove estiĝintaj formacioj estis aŭ kontrakte ligitaj kun la venkintaj potencoj aŭ ili almenaŭ klopodis alproksimiĝi al ili, ĉar ili mem estis tro malfortaj kaj ili ne kapablus rezisti al pretendoj de la najbaraj potencoj, eĉ kiam dumtempe malplifortigitaj. La fakto estas, ke ĉe ĉiuj sekve nomitaj ŝtatoj okazis tio, ke kun la komenco de milito ĉiuj iliaj kontraktaj garantioj (respektive alternaj manieroj de la certigo de sekureco) falis kaj tiuj ĉi ŝtatoj estis disparceligitaj inter Germanio kaj Sovetunio. Unusolan escepton prezentis [[FinnlandoFinnolando]], sed kiu ankaŭ ne estis libera kaj pro sia travivo ĝi pagis teruran prezon.
 
=== Ĉeĥoslovakio ===
Linio 116:
=== Baltaj ŝtatoj ===
{{Ĉefartikolo|Baltio|Okupacio de baltaj ŝtatoj}}
'''Baltaj ŝtatoj''' ne fartis iel malbone. Ili havis en la praktiko neniajn garantiojn de iu, iliaj propraj armeoj estis neniel eminente lumigantaj kaj [[Sovetunio]] unusignife vidigis, ke ĝi atendas, ke tiuj ĉi asociaj respublikoj estos envicigitaj reen en ĝian imperion. Ja troviĝis certaj nekuraĝaj provoj krei defendan pakton inter Baltaj ŝtatoj kaj [[FinnlandoFinnolando]], tamen tiuj ĉi klopodoj bankrotis en strikta finna neŭtraleco kaj en klopodo de ĉiuj partoprenantaj ŝtatoj ne provoki Sovetunion. [[Germanio]] kaj Sovetunio origine dividiĝis inter si Baltajn ŝtatojn: [[Litovio]] falis al Germanio kaj [[Latvio]] kun [[Estonio]] al Sovetunio. Sed Sovetunio fine perforte prenis ĉiujn tri, kion [[Hitler]] kun dentogrincado akceptis – por ke li tuj poste reciprokis en la finna demando...
 
=== FinnlandoFinnolando ===
{{Ĉefartikolo|FinnlandoFinnolando|Carl Gustaf Emil Mannerheim}}
[[Dosiero:Mannerheim in 1941.jpg|dekstra|150px|eta|Marŝalo [[Carl Gustaf Emil Mannerheim|C. G. E. Mannerheim]], ĉefkomandanto de la finnaj armitaj fortoj en 1917-1918 kaj en 1939-1946.]]
'''FinnlandoFinnolando''' estis same kiel Baltaj ŝtatoj "estonta asocia respubliko". Kiel rimedon al certigo de sia sekureco ĝi elektis sintenon de strikta neŭtraleco kaj aktivan membrecon en [[Ligo de Nacioj]]. Ĝi neniel aparte evoluis la armeon (ĝi propre, se temas pri materiala paĝo de la afero, vulgare neglektis ĝin) kaj zorgeme ĝi klopodis ne provoki [[Sovetunio]]n. En la jaro [[1932]] FinnlandoFinnolando fermis kun ĝi pakton pri neatakado (en la jaro [[1934]] ties valideco plilongiĝis je dek jaroj). Sed tiu ĉi pakto ne malhelpis sovetan partian radiodisaŭdigon kaj gazetaron por gvidi inciteman kampanjon kontraŭ FinnlandoFinnolando kaj al [[Stalino]] marki ĝin kiel estontan asocian respublikon. En la pakto inter [[Hitlero]] kaj Stalino FinnlandoFinnolando estis aldonita en sferon de [[Sovetunio]]. Sed diference de baltaj landoj FinnlandoFinnolando ekrezistis kaj por grandega surprizo de ĉiuj ĝi montriĝis kiel pli malfacila problemo ol oni supozis – Sovetunio ne kapablis en unusola sturmo subjugi ĝin (vidu [[Vintra milito]]). Hitlero tuj poste eluzis tion, por ke li redonu al Stalino lian ŝerceton kun [[Litovio]], kaj li proponis al finnoj subtenon. Sovetunio tiel pruvis aŭdacaĵon, kiam ĝi "alifaris" la strikte neŭtralan ŝtaton en decidan malamikon kaj fidelan kunbatalanton de [[Germanio]].
 
== Ceteraj ŝtatoj ==
Linio 132:
=== Danio - Norvegio - Svedio ===
{{Ĉefartikolo|Nordiaj landoj|Danio|Norvegio|Svedio}}
Tiuj ĉi nordiaj landoj samkiel [[FinnlandoFinnolando]] propagandis severan neŭtralecon. Ili firme esperis, ke ili tute evitos la konflikton, sed la tuta afero estis komplikita pro enorma signifo de sveda [[fero|fererco]] por [[Tria regno]] kaj pro la proksimeco de la agresema [[Sovetunio]]. Dume la dua minaco estis fine danke al malsukcesoj de [[Ruĝa Armeo]] en [[Vintra milito]] almenaŭ parte forturnita, la minaco el okcidento fine realiĝis. La signifo de fererco el Svedio estis tiom principa, ke nek [[Germanio]] nek [[Britio]] kun [[Francio]] intencis respekti la neŭtralecon de la nordiaj landoj. Britio kun Francio kelkfoje malobeis la neŭtralecon de nordiaj [[teritoriaj akvoj]] kaj dum Vintra milito subpretekste de helpo al FinnlandoFinnolando ili minacis al la nordiaj landoj kaj evidente prepariĝis invado, kiu, se ĝi okazus, tute neniigus la germanan militan industrion. Germanio, kiu verŝajne unue planis respekti la neŭtralecon de la nordiaj landoj (eble escepte de Danio), subpreme de la supre menciitaj eventoj ĝi prefere ŝanĝis la opinion kaj en la jaro [[1940]] ĝi faris invadon kaj en Danion kaj en Norvegion, por ke ĝi ŝirmu siajn vive gravajn rimedfontojn el Svedio. La laŭteoria neŭtraleco de Svedio estis pliparte netuŝita, eĉ kiam tio ne evitis konfliktetojn sen pluraj cedoj.
 
=== Hispanio - Portugalio ===
Linio 161:
 
[[Dosiero:Polish infantry in attack 1939.jpg|dekstra|300px|eta|La dua mondmilito komenciĝas. La pola infanterio dum kontraŭatako.]]
Dum Germanio post sia venko prepariĝis al plua fazo de bataloj, ĉifoje kontraŭ [[Francio]], Sovetunio daŭrigis en ekspansio. Sinsekve ĝi devigis Baltajn ŝtatojn al konsento kun por ili malavantaĝa ekonomia kaj armea kunlaborado (inkluzive de dislokigo de siaj taĉmentoj sur ilia teritorio), per kio ĝi preparis grundon por ties anekso kaj bazojn por plua ekspansio. Poste ĝi turniĝis al [[FinnlandoFinnolando]], por ke ĝi eldevigu por si la similajn cedojn ankaŭ de ĝi. Unue ĝi venis kun "seriozaj proponoj", poste ĝi turniĝis al vulgaraj minacoj kaj kiam eĉ tio neniel helpis kaj finnoj malakceptis ĝiajn proponojn, la [[30-an de novembro]] [[1939]] ĝi atakis FinnlandonFinnolandon sen proklamo de milito. La celo de la atako estis absoluta armea subjugo de la lando (dum proksimume 14 – 21 tagoj). Sed la tuta agado iom ne sukcesis. Kiel la unua venis malsukceso politika – [[Ligo de Nacioj]] lasis sin trompi - nek per Sovetunio pro enscenigitaj limregionaj incidentoj nek per marioneta registaro de [[Otto Ville Kuusinen|Kuusinen]] kaj tiel Sovetunio fariĝis unusola ŝtato en ties historio, kiun ĝi ne eliminis pro neprovokigita ataka milito (surbaze de difino de agresanto, kiun Sovetunio mem prezentis).
 
[[Dosiero:Narvik001.jpg|300px|maldekstra|eta|Pola infanterio en septembro 1939.]]
Eĉ kiam la paso de la milito ne estis ideala, FinnlandoFinnolando atendis la atakon kaj ĝi estis ene de la limoj de siaj eblecoj preparita. La unua premo de [[Ruĝa Armeo]] estis spite al multnombraj alfortoj repuŝita suferante teruregajn perdojn – montriĝis, ke kvanta kaj teknika superforto ne kapablos anstataŭigi ekzercon kaj preparon al polusaj kondiĉoj.
 
Ludis ankaŭ alte negativan rolon ruĝaj komisaroj kaj la nekunmezurebleco de kvalitoj de la oficiraj korpusoj de ambaŭ armeoj – dume la kvalito de la finna komandantaro estis en ĉiuj gradoj taksita kiel eksterordinare kvalita: multe da fakuloj ne hezitas priskribi kvaliton de oficiroj de Ruĝa Armeo kiel la plej malbona en la civiliza mondo (kaj ankaŭ plimulto de tiuj, kiuj ne konsentas kun tio, starigas ĝin tre malalte). Ĉiuokaze estas certe, ke la plano ellaborita de [[Kirill Afanasjeviĉ Mereckov|Mereckov]] laŭ instruoj de [[Kliment Jefremoviĉ Voroŝilov|Voroŝilov]] kaj Stalino prezentis miksaĵon de nekredebla [[diletantismo]] kaj de absolute eraraj supozoj kaj tio nepre ne povis esti vojo al facila venko. Amasa bombardado, uzanta splitigajn kaj flamigajn bombojn, kontraŭ civilaj celoj kaj urboj, indignigis la civilizitan mondon, precipe [[Usono]]n, [[Britio]]n, [[Vatikanurbo|Vatikanon]] kaj [[Nordiaj landoj|Nordiajn landojn]].
Linio 170:
=== 1940 ===
{{Ĉefartikolo|Tempolinio de la dua mondmilito (1940)}}
[[Sovetunio]] komencis la duan fazon de operacoj kontraŭ [[FinnlandoFinnolando]] la [[1-an de februaro]] [[1940]]. Kontraŭ la laca finna armeo, kiu jam suferis pro akuta manko de [[municio]], estis ĵetitaj grandegaj fortoj (proporcio de viroj de batallinioj estis 1:10 ĝis 1:15 favore por [[Ruĝa Armeo]]). Post 15 tagoj de intensivaj bataloj la sovetaj soldataroj trarompis ĉefajn fortikaĵojn de [[Mannerheim-linio]] kaj post pluaj 21 tagoj ĝi transpaŝis [[Viipura golfo|Viipuran golfon]]. La finna armeo estis elĉerpita ĝismorte kaj perdoj de bataltaĉmentoj atingis 40 % da origina stato, tamen senĉese ankoraŭ ĝi tenis la batalfrontan linion. La [[13-an de marto]] [[1940]] estis fermita armistico, laŭ kies kondiĉoj FinnlandoFinnolando donis grandan parton de sia teritorio kaj pliajn cedojn al Sovetunio.
 
[[Dosiero:Winter war.jpg|eta|dekstra|250px|[[FinnlandoFinnolando|Finnaj]] mitralistoj dum la [[Vintra milito]].]]
Fino de [[Vintra milito]] atingis [[Britio]]n kaj [[Francio]]n en lasta fazo de preparoj de germana invado en [[Skandinavio]]n (pli precize dirite en [[Norvegio]]n kaj [[Svedio]]n) kaj ĝi prenis al ili pretekston por tiu ĉi operaco. Ambaŭ landoj plu daŭrigis heziteme en la preparoj, sed longa decidado, kiel kaŭzigi malobeon de la tradicia neŭtraleco de tiuj ĉi landoj, donis al [[Germanio]], kiu decidiĝis por la agado nur en lastaj momentoj, ŝancon "ĝiskuri" la perdon. Fine ambaŭ flankoj ekstartis siajn agadojn fakte samtempe: la [[8-an de aprilo]] la brita ŝiparo komencis enminadon de norvegaj [[teritoriaj akvoj]]. La sekvantan tagon kutimaj eldonoj de ĵurnaloj alportis ampleksan kaŭzigon de la brita registaro, kial ĝi decidiĝis malobei la neŭtralecon de Norvegio, radia disaŭdigo kaj eksterordinaraj eldonoj poste anoncis, ke Germanio komencis invadon en [[Danio]]n kaj Norvegion, por ke (laŭ propra kaŭzigo) ŝirmu la neŭtralecon de tiuj ĉi ŝtatoj (vidu artikolon [[operaco Weserübung]]).
 
Linio 237:
La jaro [[1944]] estis por [[Tria regno]] kaj [[Japanio]] [[katastrofo|katastrofa]]. Jam la [[12-an de majo]] [[Aliancanoj]] komencis ĉefan ofensivon kontraŭ la germanaj soldataroj en [[Italio]]. La [[6-an de majo]] okazis [[Tago T]], kiam komencis [[operaco Overlord]] - elŝipiĝo de aliancanoj en [[Normandio]]. Grandega somera ofensivo okazis en la orienta batalfronto, kie la sovetaj soldataroj komencis la [[20-an de junio]] [[operaco Bagration|operacon Bagration]]-n. En [[Belarusio|belarusia]] batalfronto [[Ruĝa Armeo]] faris grandegan trarompon tra la [[Germanio|germana]] defendlinio, plua antaŭenpaŝo estis notita en [[Baltaj ŝtatoj|Ĉebaltejo]] kaj en [[Ukrainio]].
 
La [[20-an de aŭgusto]] [[1944]] estis komencita ofensivo kontraŭ [[Rumanio]], kie post kelke da tagoj falis la registaro. Poste Rumanio deklaris al Germanio militon, kio havis por la ''[[Wehrmacht]]'' katastrofajn sekvojn. Germanio perdis [[nafto|krudnaftajn]] kampojn ĉe [[Ploiesti]] kaj ties soldataroj devis rapide deŝiriĝi el Rumanio. Dinamika antaŭenpaŝo daŭris ankaŭ en la okcidenta batalfronto, en septembro eĉ kelkaj usonaj taĉmentoj enpenetris ĝis la teritorio de Germanio. Aŭtune de 1944 okazis revivigo de germana milita maŝinarindustrio kaj kelkaj partaj sukcesoj. Oni sukcesis malebligi forfalon de hungaraj aliancanoj kaj aliĝon de Hungario al kontraŭnaziista koalicio; la ''[[Wehrmacht]]'' krome perforte rompis [[Slovaka nacia ribelo|ribelon en Slovakio]] kaj [[Varsovia ribelo|ribelon en Pollando]]. La germanaj soldataroj haltis antaŭenpaŝon de [[Ruĝa Armeo]] antaŭ [[Varsovio]], en [[Baltaj ŝtatoj|Ĉebaltejo]] kaj en [[Orienta Prusio]], ili malsukcesigis [[operaco Market Garden|operacon Market Gardenon]] kaj en decembro ili komencis ofensivon en [[Batalo de Ardenoj|Ardenoj]]. Kontraŭe al tio, al la flanko de kontraŭnaziisma koalicio transiris [[FinnlandoFinnolando]], kiu surprize rapide devigis la ''Wehrmacht'' forlasi plimulton de sia teritorio.
 
[[Dosiero:Princeton burning.jpg|eta|dekstra|250px|Ŝipo ''USS Princeton'' brulanta dum la [[batalo ĉe Leyte]].]]