Politikaj partioj en Finnlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 49:
 
== Historio ==
La unuaj partioj en Finnlando formiĝis laŭ lingvo. La finna partio kaj la sveda partio reprezentis du diversajn lingvogrupojn. La finna partio spilitiĝissplitiĝis al konservema '''Malnova finna partio''' kaj al konstitucia, liberala '''Jun-finna partio'''. En 1899 al partioj aldoniĝis Laborista partio, la antaŭulo de nuna Social-demokrata partio kaj en 1906 la Agrara ligo, la antaŭulo de nuna Finnlanda Centro.
 
Post sendependiĝo la partioj grupiĝis denove: la finnolingvajfinnlingvaj subtenantoj de la reĝa povo formis Nacian koalicion, kiu fariĝis konservema partio, kaj respublikanoj (al ili apartenis ankaŭ socialdemokratoj kaj Agrara ligo) formis Nacian progreman partion (poste Liberala popola partio). En 1918 estis fondita ankaŭ Finnlanda Komunista Partio, kiu tamen restis malpermesita ĝis 1944, sed maldekstraj socialistoj povis funkcii en Finnlando de 1920 ĝis 1930 en Socialisma Laborista kaj Etkampula Partio.
 
Dum lastaj jardekoj de 20-a jarcento al partioj aldoniĝis Kristandemokratoj, Verduloj kaj Bazfinnoj kaj Liberala partio falis el parlamentoj.