Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 2 monatoj
e
Aleppo → Halepo (laŭ NPIV kaj nacilingvaj formoj; vd Halepo, Diskuto:Alepo, http://vortaro.net/#Halepo )
En la jaro [[1143]] Fulko ĉasante falis de sur la ĉevalo kaj mortigis sin. Zengi tuj ekmarŝis kontraŭ la krucistaj ŝtatoj kaj en [[1144]] li konkeris [[graflando de Edessa|graflandon de Edessa]]. Reĝino [[Melisenda Jerusalema|Melisenda]], kiu nun fariĝis regentino anstataŭ sia pli aĝa neplenkreska filo, la estonta reĝo [[Baldueno la 3-a Jerusalema|Baldueno la 3-a]] kaj Reĝa konsilantaro donis al ili kiel konsilanton baronon [[Manassès de Hierges]], kiu post la morto de Fulko gvidis la jerusaleman soldataron. Sed en [[1147]] [[Zengí]] estis fare de sia eŭnuĥo [[Jarankeŝ]] murdita kaj la krucistoj atendis post lia morto disunuigon inter la islamanoj, kiuj batalos je la heredaĵo de Zengí. La nova jerusalema reĝo Baldueno la 3-a eksentis okazon kaj ekmarŝis kontraŭ Damasko, sed li atingis nenion per sia militiro kaj fine li retiriĝis reen ĝis Palestino. Je unu jaro pli poste aliris en la lando kontingento de la [[dua krucmilito]].
 
Renkontiĝon de la gvidantoj de la ekspedicio en [[Akko]] en la jaro [[1148]] partoprenis la franca reĝo [[Ludoviko la 7-a (Francio)|Ludoviko la 7-a]] kaj [[Sankta Romia Imperio|germana]] reĝo [[Konrado la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Konrado la 3-a]]. Kvankam kelkaj lokaj nobeloj, precipe poste la antioĥa princo [[Raimondo de Poitiers]], proponis ekataki [[AleppoHalepo]]n, kiu, se oni sukcesis konkeri ĝin, fariĝus bona bazo por rekonkero de [[Edessa]]. Sed la kunveno en Akko decidis pri militiro kontraŭ Damasko. Ne estas tute klare, kial la krucmilito devis direktiĝi al Damasko. Por la krucistoj venintaj kun la eŭropaj regantoj povis esti la nomo Damasko kunigita kun biblio, kio povis kaŭzi religian [[eŭforio]]n, dume la loko nomata AleppoHalepo diris al ili nenion. La jerusalemaj kavaliroj poste vidis eblecon rebonigi sian nesukcesan militiron, kiun ili entreprenis unu jaron antaŭe. Sed reĝo Fulko dum sia regado kun la damaska emiro fermis armisticon, kiu observis celon eviti al atentemo de la filo de Zengí kaj sekvanto [[Núr ad-Dín]]. La [[dua krucmilito]] poste vere ekmarŝis en la jaro [[1148]] al Damasko, por ke ĝi finiĝu post katastrofa sieĝo de Damasko per absoluta fiasko.
 
=== Veno de Baldueno la 3-a ===
[[Dosiero:Schlacht von Montgisard 2.jpg|eta|200px|[[Batalo apud Montgisard]]: La malsana reĝo Baldueno la 4-a estas venkanta super Saladino]]
 
En Egiptio intertempe kreskis post la morto de Núr ad-Dín la potenco de veziro [[Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb]], pli poste konata kiel [[Saladino]]. Saladino unue komencis unuigi la islamanoj en Sirio kaj kunpuŝiĝis kun rezisto de la regantoj de [[AleppoHalepo]] kaj [[Mosulo]], kiuj estis de la dinastio de [[Zengí]]. La jerusalemaj krucistoj, kiuj la novan minacon de Saladino bone konsciis, ĉiuforte klopodis subteni la zengiajn regantojn kaj en la jaro [[1176]] ili sukcesis malkonsili Saladinon de atako kontraŭ AleppoHalepo.
 
Pro senĉesaj rabemaj incadoj de Renaŭdo de Châtillon kontraŭ komercaj karavanoj de araboj Saladino ekatakis kontraŭ Jerusalema reĝlando. En la frunton de la jerusalemaj soldataroj stariĝis Guy, bofrato de la reĝo, sed kiu montris nur sian hezitemon en batalo kaj liaj kontraŭuloj, frunte kun Raimondo la 3-a, devigis la reĝon revoki Guy-on el funkcio de komandanto. En la frunton spite al sia lepro stariĝis reĝo Baldueno persone kaj ŝakigis Guy-on de la sekvanteco por la trono per tio, ke li lasis kroni sian kvinjaran nevon kiel kronprincon. La vicreĝo fariĝis Raimondo la 3-a, kiu ankaŭ fariĝis la regento de reĝlando dum la tempo de neplenkreskeco de la juna Baldueno la 5-a kaj la komandanto de armeo. Raimondo la 3-a pruvis sian forton, kiam li forpelis Saladinon de sieĝo de Kerako, fortikaĵo de Renaŭdo de Châtillon, kie tiutempe okazis nupto de [[Homfroi la 4-a de Torono|Homfroi]], lia duonpatra filo, kaj de Isabela, malpli aĝa fratino de la reĝo, kaj kie ankaŭ ĉeestis granda nombro de signifaj nuptogastoj el vicoj de baronoj.
Post la forveturo de Ludoviko la 9-a en [[1254]] reen Francion mortis la juna reĝo [[Konrado la 4-a Ŝtaŭfa|Konrado la 4-a]] el la [[Ŝtaŭfoj|ŝtaŭfa]] dinastio kaj lia heredanto fariĝis lia dujara filo [[Konradino|Konrado la 3-a]]. En Jerusalema reĝlando intertempe eksplodis nova [[intercivitana milito]]: [[Pizo|Pizanoj]] komune kun [[templanoj]] stariĝis kontraŭ [[Venecia respubliko|venecianoj]], subtenataj de la familio de Ibelinoj kaj de [[Provensalio|provensalanoj]]. En stratoj de la ĉefurbo oni batalis, sur maroj batalis inter si la italaj ŝiparoj kaj diversaj intersaj grupoj rivalis je la restantaj urboj, kiujn la kristanoj ankoraŭ priregis.
 
En la historio de Proksima Oriento komencis senĉese pli entrepreni [[mongoloj]]. Ĉar inter la mongoloj estis granda kvanto de [[nestorianismo|nestorianismaj kristanoj]], la kristanaj regantoj en [[Armena reĝlando en Kilikio|Kilikio]] kaj [[Antioĥa princlando|Antioĥio]] volonte agnoskis la mongolajn [[ĥano]]jn kiel siajn feŭdulojn. Sed la samon la baronoj en Jerusalema reĝlando rifuzis. La mongola ĥano [[Hülegü]], kiu fondis la mongolan [[ilĥanlando]]n en [[Persio]], postulis [[servuteco]]n ankaŭ de la mamelukoj en Egiptio. Tiuj rifuzis tion kaj decidiĝis por milito. Sed Hülegü estis post morto de sia frato tro okupita en Persio kaj la mameluka sultano [[Kutuz]] en la jaro [[1260]] venkis en [[Galileo (regiono)|Galileo]] apud [[Ajn Ĝalud]] super malpli fortaj mongolaj soldataroj gvidataj de kristana generalo Ketgugha. La jerusalemaj baronoj, kiuj interne estis tre malamikiĝintaj, ja permesis al la mamelukoj liberan traveturon tra ilia teritorio, sed alie ili konservis neŭtralecon. La potencaj centrejoj Mosulo kaj AleppoHalepo sekve denove revenis sub la islaman regadon. La mongoloj limigis sin al la regado en Persio kaj la krucistoj en Palestino jam ne povis fidi al ilia soldata helpo.
 
Ankoraŭ en la jaro [[1260]] la mameluka sultano Kutuz estis murdita fare de sia armeestro [[Bajbars]], kiu venis sur lian postenon. Tiu je tri jaroj poste komencis ampleksan ofensivon kontraŭ la krucistoj kaj ekatakis rekte kontraŭ Akko. Tiu la krucistoj sukcesis, precipe danke al helpo de la krucistoj el [[Kipra reĝlando]] konservi. Sed Bajbars, nomata Panter, ĝis la jaro [[1268]] okupis la krucistajn apogpunktojn [[Ĉemara Cezareo]], [[Haifo]], [[Torono]], [[Arsuf]] kaj la tutan teritorion de Galileo. Sed la plej bona sukceso de Bajbars estis konkero de Antioĥio, kiu estis ŝirmo de la okcidentaj krucistoj seninterrompe dum 170 jaroj. Ununura helpo, kiu venis el Eŭropo, estis malgranda kontingento frunte kun la angla princo [[Eduardo la 1-a (Anglio)|Eduardo la 1-a]]. Tiu, kiam li estis eksciinta tre malbonan situacion en Palestino, interkonsentigis en la jaro [[1271]] kun Bajbars pacon por dek aúx dek unu jaroj kaj poste, kiam li estis eskapinta al la provo je atenco, revenis Eŭropon.