Piramidoj de Gizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
-Havenda artikolo
formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 8:
|Latitudo= 29/58/33/N
|Longitudo=31/7/51/E
|regiono-ISO=EG
|Regiono = [[Listo de monda heredaĵo en Afriko|Afriko]]
|Jaro = [[1979]]
Linio 25:
== Ĉefaj konstruaĵoj ĉe la piramid-komplekso ==
=== La piramido de Keopso ===
{{ĉefaĈefa|piramido de Keopso}}
La [[piramido de Keopso]], ''piramido de Ĥufu'' aŭ ''granda piramido de Gizo'' estas la plej malnova kaj la plej granda el la tri centraj piramidoj de Gizo. Ĝi estas la plej alta [[piramido]] en la mondo, kaj estas konsiderata kiel unu el la [[sep mirindaĵoj de la antikva mondo]]. Pri la celo de la konstruaĵo ekzistas diversaj teorioj el diversaj sciencaj fakoj. Laŭ [[egiptologio]] la granda piramido estis verŝajne tombejo de la egipta [[faraono]] [[Ĥufu]] (multe pli konata per sia [[greka]] nomo, ''Keopso''), kiu regis dum la 4-a [[dinastio]] -2620 ĝis -2580. En la greka klasiko la piramido nomiĝis ἡ μεγάλη Πύραμις τοῦ Хέοπος (''hê megálê Pýramis tou Chéopos'', "la granda piramido de Keopso") aŭ αἱ Πυράμιδες Αἰγυπτίαι (hai Pyrámides Aigyptíai, "la egiptaj piramidoj"), [[latina|latine]] ''Pyramides Aegyptiae'' aŭ ''Magna Pyramis Cheopis''. Origine la granda piramido altis 146,6 metrojn (nun estas nur 138,75 metroj) kaj la flankoj mezume longas 230,3 metrojn. Ĝi konstruiĝis el proksimume 3 milionoj da ŝtonblokoj de averaĝa pezo de 2,5 tunoj, kaj origine komplete kovriĝis per kalkoŝtonaj [[plato]]j. Interne troviĝas la "granda galerio", kiu altas 8,5 metrojn kaj longas 47 metrojn. Fine de la galerio troveblas la reĝa tomba ĉambro, en kiu staras restaĵoj de granita sarkofago. Ĉe la orienta flanko de la piramido origine troviĝis mortula templo kaj de vojo al la piramido, kiuj tamen nur parte konserviĝis. Pli distanca vala templo komplete malaperis sub la konstruaĵoj de la moderna apuda loĝloko ''Nazlet Al-Seman''. Sudoriente de la mortula templo troveblas malgrandaj piramidoj por la reĝinoj Heteferes la 1-a, Meritites la 1-a kaj Hentutsen. En muzeo sude de la granda piramido videblas kulta sun[[barko]], kiun oni elfosis en 1954 kaj rekonstruis. Nordoriente ekzistas plia flanka, kulta piramideto.
 
=== La piramido de Ĥafra ===
{{ĉefaĈefa|piramido de Ĥafra}}
La [[piramido de Ĥafra]] aŭ ''Ĥefren'' estas nur iomete malpli granda ol la plej granda piramido, konstruita por reĝo Ĥufu, sed el hodiaŭa vido ĝi montriĝas pli alta. Tiun ĉi impreson kaŭzas lokigo sur pli alte situanta loko kaj je certa mezuro pli kruta kliniĝo de la muroj. Danke al tio multe da admirantoj intermiksas ĝin kun la piramido de Ĥufu.
 
=== La piramido de Menkaure ===
{{ĉefaĈefa|piramido de Menkaure}}
La [[piramido de Menkaure]] - ofte nomata ''piramido de Mikerinos'' - estas la tria el la centraj piramidoj de Gizo. Ĝin konstruigis kiel sia tombejo la egiptia [[faraono]] [[Menkaure]] (poste [[greke]] nomita Μυκερίνου, ''Mikerinos'', tial la dua piramida nomo) proksimume inter la jaroj 2540 kaj 2520 antaŭ nia erao. Menkaure estis la filo de la faraono [[Ĥafra]] aŭ Ĥefren, kiu antaŭ same konstruigis sian tomban piramidon en Gizo. Menkaŭre sekvis sian patron kiel reganto de Egiptio, kvankam eventuale nur post interrego de ia reganto ''Biĥeris'', pri kiu restis apenaŭ iuj informoj. La interna kerno de la konstruaĵo estis ŝtupara piramido, kio videblas en du el la piramidaj flankoj.
 
=== La sfinkso de Gizo ===
{{ĉefaĈefa|sfinkso de Gizo}}
[[Dosiero:Egypt.Giza.Sphinx.01.jpg|eta|maldekstra|<center>la granda [[sfinkso de Gizo]] antaŭ la [[piramido de Ĥafra]]]]
La granda [[sfinkso de Gizo]] estas granda duone homa, duone besta [[statuo]], troviĝanta en ebenaĵo de [[Gizo]] en [[Egiptio]] en okcidenta riverbordo de [[Nilo]]. Tio estas la plej granda statuo hakita el unu peco de ŝtono, kiu kiam estis kreita kaj ĝenerale oni kredas, ke ĝi estis kreita fare de [[antikva Egiptio|antikvaj egiptoj]] en la [[3-a jarmilo a.K.|3-a jarmilo antaŭ nia erao]]. Per kia nomo la antikvaj egiptoj nomis la Sfinkson, ni ĝis hodiaŭ ne scias. Ofta uzata nomigo ''Sfinx'' (''sfinkso'') estis kreita en la [[antikvo]] fare de [[antikva Grekio|grekoj]] kaj ĝi devenas el egipta vorto ''seŝenpaĥ'', kiun eblas traduki kiel "bildo de vivanto". Tiu ĉi nomigo markis reĝajn statuojn en la kvara egipta dinastio, kvankam en Nova imperio ĝi estis pli multe kunigata kun Granda sfinkso. Egiptaj araboj uzis markigon Abul-Hol, kio signifas Patro de teruro.
Linio 44:
 
=== La tombo de Ĥentkaus la 1-a ===
{{ĉefaĈefa|tombo de Ĥentkaus la 1-a}}
La [[tombo de Ĥentkaus la 1-a]] sur la altebenaĵo de [[Gizo]] estas specifa tomba monumento de la reĝino [[Ĥentkaus la 1-a]] de antikva Egiptio. Ĝi havas elementojn de [[piramido]], de [[mastabo]] kaj de enroke ĉizita tombo. Pro sia grandeco kaj la ŝtupa strukturo ĝi ofte nomatas la "kvara el la piramidoj de Gizo". Estas la sola tombo de antikva Egiptio konstruita en tia formo. Ĝi situas en la nekropolo de Gizo sudoriente de la tri grandaj piramidoj, en senpera proksimeco de la sfinkso de Gizo.
 
Linio 57:
 
[[Dosiero:PyramidsofGiza at night.jpg|eta|maldekstra|500px|<center>la piramida komplekso dumnokte]]
 
== Moderna epoko ==
Per la [[franca militiro al Egiptio]] de la armeo de [[Napoleono Bonaparto]] de 1798 ĝis 1799 komenciĝis la moderna scienca esplorado de la piramidoj. Ĝi instigis la eŭropan stilon de [[empiro]].
Linio 67 ⟶ 68:
{{Portalo|Egiptologio}}
{{Portalo|Afriko}}
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.wikimapia.org/#y=29976132&x=31128795&zo=3&l=0&m=a&spnx=0.010965&spny=0.015836 Satelita bildo ĉe Wikimapia]
 
{{Sep mirindaĵoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Antikva Egiptio]]