Lukrecio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e aldonoj
e Epikuranismo → Epikurismo (vd http://vortaro.net/#epikurismo , Diskuto:Epikurismo)
Linio 25:
Esenca diferenco rilate al Cicerono estas, ke Lukrecio elektis la formon de [[didaktika epopeo]] (en [[heksametro]]j). Ankaŭ por tiu kategorio de la [[klasika literaturo|latina literaturo]] Lukrecio meritas la nomon de pioniro. Sub tiuj premisoj kompreneblas, ke la versoj de Lukrecio ne atingas la elegantecon de pli postaj latina heksametra poezio (speciale tiu de [[Vergilio]] kaj [[Ovidio]]).
 
Kiel [[EpikuranismoEpikurismo|Epikurano]] Lukrecio restis for de la aktuala politiko de sia vivtempo. Laŭ multaj opinioj estas ja la "risko de lia poezio", ke li provis publikigi la doktrinon de Epikuro, kaj speciale lian [[fiziko]]n, en formo de poemo (vd. supre), kvankam Epikuro mem diris, ke Epikurano ne verku poeziaĵojn – sed tiu eldiro eble pli rilatis al la ''enhavo'' de mitoj (''fabulae'') kaj ne tiom al la formo de poemo ĝenerale. Ĉar Lukrecio do diskonigis "veraĵon", doktrinon, finfine fakte (epikurisman) gracpromeson, li riskis fari tion, spite de la eldiro de sia majstro, en formo de poemo. Pli fruaj eksperimentoj en la latina literaturo pri filozofa poezifarado pli malpli fiaskis, ĉefe pro problemoj estetikaj kaj stilaj (komp. Cic. Ac. II,5,6 kaj Tusc. I,6; II,7 kaj IV,6f.).
 
La poemo ''[[De Rerum Natura]]'' (laŭvorte "Pri la Naturo de la Aferoj" aŭ "pri la vera eco de la estaĵoj") estis denove redaktita de Cicerono mem kaj publikigita post la morto de Lukrecio (laŭ informo de [[Hieronimo]]). ''De Rerum Natura'' ampleksas ses librojn kaj prezentas la [[fiziko]]n, la [[psikologio]]n kaj la kulturan teorion de [[Epikuro]]. La [[etiko]] nur estas flanke traktata. La ses libroj disdividiĝas en tri grupojn: I kaj II: pri atomoj; III kaj IV: pri animo kaj menso ("anima", "animus"); V kaj VI: pri la mondo kaj ĝiaj fenomenoj. Kiel fonton probable Lukrecio uzis la verkojn de Epikuro mem, kiuj nuntempe nur parte estas pluekzistantaj.