567 746
redaktoj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e (Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj) |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) (esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj) |
||
[[Dosiero:Briller2.JPG|
'''Okulvitro''' estas helpilo kun [[lenso]] portata antaŭ [[okulo]] por pli bone vidi. Kutime oni portas paron da okulvitroj antaŭ ambaŭ okuloj. La helpilo el framo kaj du lensoj kurioze havas sub la influo de multaj etnaj lingvoj pluralan nomon. Kaj unu ilo nomiĝas "paro da okulvitroj". Eble preferindus trovi pli taŭgan esprimon. Hermann Tautorat, esperantisto el Berlino, proponis la esprimon "oklo".
== Historio ==
Unikan kolekton de okulvitroj, lornetoj, binokloj, teleskopoj kaj aliaj optikaĵoj, kolektitan de Pjer Marli, oni povas rigardi en la malgranda muzeo, situanta en centro de Parizo.<br />
Dekomence estis [[lupeo]]. Kutime oni uzis ĝin por ekhavi fajron – estis la 11-a jarcento. Kaj nur unu jarcenton poste oni elpensis kiel reguli ĝian potencon per ŝanĝo de ĝiaj konveksaj kaj konkavaj surfacoj. Fine de la 12-a jarcento, kiel opinias Pjer Marli, kreanto de okulvitrmuzeo, oni ekpovis poluri kaj prilabori vitron tiel bone, ke eblas legi per ĝi. Preskaŭ antaŭ 700j oni produktis unuajn okulvitrojn, vitrojn de kiuj oni faris el monta kristalo kaj ĝiajn framojn – el kornoj. Unu el tiuj neordinaraj, kaj eble unikaj, ekzempleroj estas en muzeo de Pjer Marli. Fine de la XIII jarcento nur malmiopaj homoj povis uzi okulvitrojn. La miopuloj devis atendi ankoraŭ kelkajn jardekojn.
== Okulvitroj en evolulandoj ==
Joshua Silver, profesoro pri fiziko kaj direktoro de la Centre for Vision in the Developing World (Centro por Vido en la Evolulandoj) ĉe la Universitato de Oxford/Oksfordo, evoluigis okulvitrojn kun adaptebla forto, por prezo de malpli ol 15€. Inter du folioj de klara plasto troviĝas silikona oleo, kies premo eblas ŝanĝi por realigi la ĝustan kurbiĝon kaj realigi per tio la bezonatan okulvitran fortecon. Joshua Silver antaŭvidas ĝis la jaro 2020 bezonon por unu miliardo de tiaj okulvitroj<ref>(angla) Nicholas Thompson. "[http://query.nytimes.com/gst/fullpage.html?res=9D07E0DF163AF933A25751C1A9649C8B63 Self-Adjusted Glasses Could Be Boon to Africa]", ''[[The New York Times]]'', la 12-a decembro 2002 </ref><ref>(angla) Esther Addley. "[http://www.guardian.co.uk/society/2008/dec/22/diy-adjustable-glasses-josh-silver Inventor's 2020 vision: to help 1bn of the world's poorest see better]", ''[[The Guardian (krant)|The Guardian]]'', la 22-an de decembro 2008.</ref>.
Aktuale estas uzataj en Afriko kaj Orienta Eŭropo 30.000 de tiaj okulvitroj, du trionoj de kiuj akireblas en la kadro de homamaj programoj.
Tute malsama solvo por ĉi tiu problemo de evolulandoj estas provizata de la fondumo ''Focus on vision'' (fokuso sur vizio) en Eindhoven (Nederlando), kiu produktas malaltkostajn okulvitrojn en kiuj duoblaj vitroj estas interŝoveblaj por ĝustigi la efektivan forton<ref>(nederlanda) Technisch Weekblad (teknika semajnilo), 2010 no. 41, 16-a oktobro 2010, p. 2.</ref><ref>(nederlanda) http://www.focus-on-vision.org/focusspec_nl.php, retejo de la fondumo ''Focus on vision''.</ref>.
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
http://edouard.benois.pagesperso-orange.fr/hejmpago.htm
== Referencoj ==
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Optiko]]
|