Centro danziger50: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonis kategorion, korekto
e korekto ISBN-numero
Linio 12:
En Centro danziger50 agadas en kvar etaĝoj de la subtegmentejo ĝis la kela koktelejo diversaj kulturaj unuiĝoj, grupoj kaj projektoj.
 
De junio 2006 ĝis aprilo 2019 en la domo regule kunvenis Fakgrupo Esperanto de la kulturasocio je du lundoj en monato al temaj vesperoj. La Esperanto-grupo jam ekzistas ekde junio 1965, tiutempe kadre de [[Esperanto-Asocio de GDR|Germana Kulturligo]] gvidita de [[Karl Maier]]. En 1991 ĝi kunfondis la Kulturasocion Prenzlauer Berg r. A. kaj de tiam estis unu el la fakgrupoj en ĝi, unue gvidita de Ulrich Wilke. Ekde 1997 okazis regule la temaj vesperoj, gviditaj de [[Fritz Wollenberg]], tiutempe en ''Lese- und Galeriecafé'' „mittendrin“ (Lega kaj Galeria Kafejo „mezmeze“), Bornholmer Straße 18. En 1997 finis la Esperanto-agado en [[Villa Kreuzberg|Vilao Kreuzberg]], ĉar ĝi transformiĝis al knabina centro. Kelkaj esperantistoj de tie nun venis al Prenzlauer Berg, kaj Gerd Bussing ekde tiam kunpreparis la programon kaj gvidis lingvoekzercajn vesperojn. La fakgrupo partoprenis ankaŭ en eventoj de la kulturasocio kiel en kortaj festoj per stando kaj en la „Sango-festivalo“ per ironie amuza programo „Verda Sango“.<ref>Grupo Prenzlauer Berg en Kafejo Mittendrin, en: Fritz Wollenberg (Red.): ''Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003.'' Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), p 289-294, ISBN 1-59569-043-3. En Kulturunuiĝo Prenzlauer Berg estas flegata Esperanto-kulturo – Renkontiĝloko Kulturcentro danziger50, en: Fritz Wollenberg (Red.): ''Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014'', Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), p 396-403 ISBN 978-1-59569-040340-2</ref>
 
== Referencoj ==