Akademio de Sciencoj: Malsamoj inter versioj

esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
(esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
'''Akademio de Sciencoj''' estas asocio de homoj kleraj pri [[scienco]]j kaj institucio subtenanta sciencan [[esploro]]n: Baza ideo estas grupigi anojn de diversaj branĉoj de sciencoj kaj vigligi la interŝanĝon de ideoj kaj spertoj inter ili. Ekzistas internaciaj, naciaj kaj regionaj respektive urbaj Akademioj de Sciencoj. Krom Akademioj de Sciencoj ankaŭ ekzistas [[Akademio de Artoj|Akademioj de Artoj]], kiuj - kiel montras la nomo - dediĉas sin al la subteno de diversspecaj studoj pri [[arto]]j.
 
== Signifo ==
En la fokuso de la ofte tradiciaj akademioj estas la grupigo de altrangaj kleruloj, kiuj regule kunvenas por scienca interŝanĝo de informoj kaj ideoj. La vorto [[akademio]] devenas de la [[Akademio de Platono]] en [[Ateno]], kiun kunvokis la filozofo [[Platono]] kaj kiu iĝis la modelo por postaj interfakaj sciencaj diskutejoj. Honore al la helena heroo [[Akademo]], kiu laŭ helena legendo estas entombigita en olivarbaro aĉetita de Platono, la filozofo nomis la kunvenejon "akademio". Akademioj de Sciencoj estas aŭ privataj aŭ ŝtataj institucioj. Ili diferencas de [[universitato]]j per tio, ke ili ne science instruas.
 
[[Dosiero:IAS.jpg|thumbeta|<center>la [[Internacia Akademio de Sciencoj]] kun sidejo en [[Munkeno]], [[Germanio]]]]
La plej renoma interŝtata akademio estas la [[Internacia Akademio de Sciencoj]] kun sidejo en [[Munkeno]], [[Germanio]].
 
== Diversaj akademioj ==
Artikoloj en la esperantlingva vikipedio ĝis nun ekzistas inter alie pri la sekvaj naciaj Akademioj de Sciencoj:
{{Div col|cols = 2}}
* [[Papa Akademio de la Sciencoj]]
{{Div col end}}
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:naciajNaciaj akademioj de sciencoj| ]]
244 649

redaktoj