Priono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+Projektoj
Linio 1:
'''Priono''' (de la [[angla]] ''proteinaceous infectious particle'', [[proteino|proteina]] [[infekto|infekta]] [[partiklo]]) estas [[subklaso]] de [[proteino]], kiu aperas en natura formo en la homa kaj alia [[bestoj|besta]] [[organismo]]j. Iuj specoj estas danĝeraj por la organismo, kiel la [[malsano de Creutzfeldt-Jakob]] kaj [[kuruo]] en [[homo]]j, [[skrapio]] aŭ [[ŝaftremo]] en [[ŝafo]]j kaj [[Bova Spongoforma Encefalopatio|BSE]] aŭ bovofrenezo.
 
La studado de la [[malsano]]j, el kiuj multaj poste estis nomitaj ''prionaj'', komenciĝis en [[1954]], kiam [[Björn Sigurđsson]] resumis la rezultojn de siaj dudekjaraj esploroj pri tiel nomataj malrapidaj infektoj de ŝafoj kaj [[kapro]]j, el kiuj la plej konata kaj disvastiĝinta estis [[ŝaftremo]] aŭ skrapio. Baldaŭ en tiun grupon de infektoj oni enigis la infektan [[anemio]]n de [[ĉevalo]]j, la afrikan [[febro]]n de [[porko]]j, la subakutan sklerozigan [[panencefalito]]n de homoj (malofta komplikaĵo post morbilo), la malsanon [[kuruo]] de [[aborigeno]]j de [[Nov-Gvineo]] kaj multajn aliajn malsanojn. Komence oni opiniis, ke ĉiuj similaj infektoj estas [[viruso|virusaj]], kaj tial ili nomiĝis „malrapidaj virusaj infektoj”. Por ili estis karakterizaj multjara inkubacia [[periodo]], malrapida pligraviĝo de la malsano, neevitebla mortiga fino. Poste, rezulte de [[esploro]]j de [[Stanley B. Prusiner]] kaj de aliaj [[sciencisto]]j, evidentiĝis, ke [[kaŭzo]]j de multaj el malrapidaj infektoj estas ne [[viruso]]j, sed prionoj. Nuntempe inter prionaj malsanoj estas multaj malsanoj de bestoj: [[ŝaftremo]], [[Bova Spongoforma Encefalopatio|bova spongeca (spongoforma) encefalopatio (bovofrenezo)]], spongeca encefalopatio de [[Hejma kato|katoj]], [[hufuloj]], transdonebla [[encefalopatio]] de [[lutreolo]]j ktp, kaj kvar malsanoj de homo: [[malsano de Creutzfeldt-Jakob]], [[kuruo]], la [[sindromo de Gerstmann-Sträussler-Scheinker]] kaj [[fatala familia insomnio]] ([[sendormeco]]). Por ĉiuj prionaj malsanoj estas karakterizaj spongecaj [[kavo]]j en la [[cerbo]] surloke de detruitaj [[neŭrono]]j (nervaj ĉeloj). Tial la malsanoj nomiĝas „[[transdoneblaj spongecaj encefalopatioj]]”.
{{El Monato|Priono}}
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Virusoj| {{paĝonomo}}]]