Terekaj kazakoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Ne estas precize konata la jaro, kiam ĉe la rivero [[Terek]] aperis la unuaj rusaj transloĝiĝintoj. Dekomence ili estis nomataj ''гребенцы'' [grebenCI] "montoĉenuloj", ĉar iliaj setlejoj komence de la [[16-a jarcento]] situis sur la deklivoj de la [[Tereka montoĉeno]]. Oficiale la Tereka Kazaka Armeo ekzistas ekde la jaro [[1577]]. Ĉe la komenco de la [[Unua mondmilito]] la Tereka Kazaka Armeo havis 260 mil homojn, ili uzis ĉ. 2,1 hektarojn da fekunda grundo.
 
Proksimeco de kazakoj al la kaŭkaziaj montaranoj, partopreno de la montaranoj en la kazaka armeo, multaj (kaj fakte instigataj, kontraste al aliaj etnaj grupoj) miksitaj geedziĝoj kaŭzis profundan penetron de la kaŭkazia kulturo en la ĉiutagan vivon de kazakoj. Tio speciale videblas laŭ tradicia vesto ([[burkoBurko (Kaŭkazo)|burkoj]]j, [[papaĥo]]j) kaj armilaro ([[ponardo]]j ka.), ankaŭ en popola muziko kaj kanta fokloro. Multaj kazakoj, kiel i. a. atestas [[Leo Tolstoj]] en sia verko "Kazakoj", parolis krom la rusa ankaŭ la lokajn lingvojn de siaj najbaroj: Tolstoj mencias "tataran" lingvon, subkomprenante [[tjurka lingvaro|tjurkan]] lingvon (eble la [[kumika lingvo|kumikan]]), kiu supozeble servis kiel interlingvo en la regiono.
 
Dum la [[interna milito]] (1917-1922) terekaj kazakoj batalis ĉe ambaŭ kontraŭstarantaj flankoj, sed plejmulto estis kontraŭ [[bolŝevismo]]. Tio estas komprenebla, ĉar en [[Rusia Imperio]] kazakoj estis tradicie privelegiita klaso, kies teron kaj posedaĵojn bolŝevikoj volis transdoni al montaraj malriĉuloj. Jam en [[1917]], kiam kazakoj ankoraŭ militis en la frontoj de la Unua mondmilito, multaj iliaj vilaĝoj estis atakitaj de montaraj (ĉefe ĉeĉenaj kaj inguŝaj) milicoj.