Ferdinand Hodler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
Hodler naskiĝis en [[Berno]] sed transloĝiĝis al [[Ĝenevo]] 18-jara por komenci sian karieron kiel pentristo. La verkoj de Hodler konsistis el pejzaĝoj kaj portretoj, kun vigla [[realismo]]. En la lasta jardeko de la [[19-a jarcento]] lia verkado evoluis al kombino de diversaj artaj skoloj, inkluzive de [[simbolismo]] ''art nouveau''. Li disvolvis stilon, kiun li nomis ''paralelismo'', kies trajto estis la grupigo de figuroj simetrie aranĝitaj, sugestante riton aŭ dancon.
 
Lia filo estis [[Hector Hodler]] (1887-1920), kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]). Ties patrino estis Augustine Dupin (1852–1909). Ferdinand Hodler volis, ke lia filo Hector fariĝu ankaŭ pentristo; tamen Hector okupiĝis nur pri Esperanto. Ferdinand pagis Hector, por ke Hector havu artan instruon kun sia patro. Tio okazis, kaj daŭre ĝis sia morto en 1920 Hector ricevis monan subtenon de sia patro. Konklude oni povas konstati, ke Ferdinand estas la unua mecenato de la Esperanto-Movado kaj de UEA. Ferdinand abunde pentris la montojn de la Alpoj sidante apud la lito de sia filo, kiu kuŝis en hospitalo en [[Leysin]], [[kantono Vaŭdo]].
 
En [[1898]] Hodler edziĝis al Berthe Jacques.