Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 125:
 
[[Idealismo]] ne egalas al [[Ideismo]] ĉar temas pri du malsamaj radikoj. Do mi konsideras tiun alidirektilon misa, tamen mi ne certas, kion fari: mi skribetus novan ĝermon por anstataŭi la alidirektilon, sed «ideal'ism'o» povas havi diversajn sencojn (ĉu artan, ĉu muzikan...) inter kiuj mi ne povas elekti. Rigardeto en alilingvajn Vikipediojn ne tre helpas. [[Uzanto-diskuto:Audreycious|Aŭdrea]] 00:55, 7 aŭg. 2019 (UTC)
:Mi pensas, ke praktike ĉiuj efektivaj uzoj de "idealismo" en Esperanto havas ĝuste la signifon de [[ideismo]], do la alidirektilo ŝajnas al mi tute en ordo. Notu, ke "idealismo" uzata en tiu senco estu interpretata ne kiel kunmetaĵo de "ideal/" kaj "-ism/", sed kiel rekta transpreno de la radiko "idealism/" kiel internacian formon pravigeblan per la 15a regulo (mi tamen preferas laŭ la dua parto de la 15a regulo formi la vorton "ideismo" por tiu nocio). [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 17:21, 20 okt. 2019 (UTC)
 
== Ĉu oni povas diri "inseksa reĝo" en Esperanto? ==