Olivier Messiaen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
e ligilo
Linio 45:
En 1932 Messiaen edziĝis kun la violonistino kaj komponistino ''Claire Delbos'', kiu nur kelkajn jarojn post la naskiĝo de la filo Pascal (nask. 1937) eksuferis nervan malsanon kaj mortis en 1959. Por Delbos Messiaen verkis i.a. la voĉkantan ciklon ''Poèmes pour Mi'' (''Mi'' estis ŝia karesnomo) kaj kelkajn violonaĵojn.
 
Kune kun ''[[André Jolivet]]'', ''Yves Baudrier'' kaj ''Jean-Yves Daniel-Lesur'' Messiaen validas kiel fondinto de ''Jeune France'', grupo de komponistoj formiĝanta en 1936. Samjare, en 1936, Messiaen komencis sian instruagadon. Li instruis ekvidan pianludon ĉe la ''Ecole normale de musique'' kaj orgenimprovizadon ĉe la ''Schola Cantorum''.
 
En la jaro 1939 li estis devigita militservi, kaj en 1940 li estis militkaptita. Preskaŭ naŭ monatojn Messiaen pasigis kiel militkaptito en la baza kaptitejo VIII A de la germana armeo en [[Görlitz]], kie li komponis la ''Quatuor pour la fin du temps'' (kvarteto por la fino de l' tempo) kaj unuan fojon prezentis kune kun aliaj kaptitoj. Tion ebligis la bonvola kampejestro ''Franzpeter Goebels'', kiu poste renomiĝis kiel koncertpianisto kaj pianoprofesoro ĉe la Nordokcident-Germana Muzikakademio (nuntempe Altlernejo por Muziko Detmold). La milito postlasis profundajn spurojn en la kreado de Messiaen.