Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Katalin (diskuto | kontribuoj)
e precizigo de mortloko.
Linio 10:
|loko de morto = [[Parizo]], [[Francio]]
}}
'''Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF''' (naskiĝis la {{daton|23|januaro|1925}} en [[Varsovio]], mortis la {{daton|9|oktobro|2019}} en Antony, apud [[Parizo]]<ref>''[https://edukado.net/novajhoj?id=800 Forpasis la Nepo]''. En: edukado.net, 2019-10-10.</ref>) estis doktoro [[inĝeniero]] pri surlanda kaj enmara [[konstruado]], aparte pri prem[[ŝtalbetono]], nepo de [[L. L. Zamenhof]]. Li estis filo de [[Adam Zamenhof]] kaj [[Wanda Zamenhof]], naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto.
 
Li studis en Varsovia Politekniko 1946 – 49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sekve doktoriĝis pri teknologio de streĉbetono. En 1959 li translokiĝis al Parizo kaj daŭrigis sian profesian karieron en Francio kaj aliaj landoj, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Lia alia kampo de laboro estis didaktiko en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri sia fako. Post la emeritiĝo en 1993 li okupiĝis pri faka konsultado, ĉeestis sciencajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive de Esperanto-kongresoj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof edziĝis en 1949 kun Krystyna Tyszka, kiu naskis du filinojn: Hanna (1953) kaj [[Margaret Zaleski-Zamenhof|Margaret]] (1958). Li havis nepinon Klementina Zamenhof-Zaruski kaj nepon Pierre-Louis-Antoine Lebard.
Linio 18:
== Vivo ==
=== Feliĉa infaneco (1925 – 1939) ===
[[Dosiero:Familio Zamenhof 1935.jpg|thumb|maldekstra|Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof ([[pole]]: Ludwik-Krzysztof Zaleski-Zamenhof) (la unua de la dekstro) kun familio, de la maldekstro: lia patrino [[Wanda Zamenhof]] kaj patro [[Adam Zamenhof]], ĉ. 1935]] Li naskiĝis en 1925 kiel Ludoviko Zamenhof, filo de [[Adam Zamenhof]] (1888-1940) kaj [[Wanda Zamenhof]] (1893-1954). La personan nomon li ricevis honore al sia avo, [[Ludoviko Lazaro Zamenhof]], la kreinto de Esperanto.
 
Liaj gepatroj apartenis al la unua generacio de civitanoj de la renaskiĝinta Pollando. La patro [[Adam Zamenhof]], okulisto, partoprenis la militon kontraŭ Sovet-Unio (1919-1920) kaj finis ĝin en la rango de kapitano. La patrino, [[Wanda Zamenhof]], fraŭline Frenkiel, specialiĝis ankaŭ pri oftalmologio. Ili ambaŭ, krom la kuracista praktiko, laboris science en Varsovia Universitato. Adam Zamenhof estis unu el pioniroj de la kirurgia kuracado de retino. Ilia sola filo, Ludoviko Zamenhof ĝuis feliĉan infanecon. Kiel lernanto de la gimnazio, portanta la nomon de [[Adam Mickiewicz]] en Varsovio, li lernis la francan kaj latinan lingvojn, sed ne montris intereson al la lingvo internacia.