Alexander Lee Eusebio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
formatigo de titoloj, +Informkesto, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Alexander Lee Eusebio''' ([[koree]]: 알렉산더 리 유세비오, fakte '''Aleksander'''), pli konata kiel '''Alexander''' (알렉산더) aŭ '''Xander''' (naskiĝis la 29-an de julio 1988 en [[Honkongo]]) estas korea [[kantisto]] portugal-ĉin-devena, [[repo|repisto]] kaj [[prezentisto]].
 
Kelkfoje aperis en radiaj disaŭdigaĵoj kaj amuzaj programoj en la korea televido. Krome estis [[manekeno (homo)|manekeno]] por kelke da projektistoj de [[modo]], interalie por la fama korea Lee Sang Bong. Provante siajn fortojn kiel [[aktoro]], prezentiĝis en korea serio ''Immortal Masterpiece'', por kiu surbendigis la [[kanto]]n ''Kimchi Song''. Gaste aperis ankaŭ en God’s Quiz, sezono 3. Aktuale laboras kiel [[soloo|soloa]] [[kantado|voĉisto]].
 
== Prezentiĝoj ==
Alexander famiĝis kiel membro de [[k-pop|k-popa]] [[Boy band|knaba muzikgrupo]] U-KISS. Post ties forlaso spektaklis en Honkongo per „When Alexander Met You...” aŭguste 2011, kie unuafoje ekkantis „Bad Girl” dum sia privata rekonto kun [[fervora subtenanto|fervoraj subtenantoj]]. Malgraŭ promocio de la [[evento]] limigita nur al sociaj [[amaskomunikilo]]j, ĉefe [[Twitter|Tvitero]] kaj [[Facebook]] venis aŭskultantoj de la tuta mondo.
 
Decembre 2011 dum la aranĝo Akasaka Blitz aperis en [[Tokio]] kaj en [[Kuala Lumpur]], en [[Malajzio]], kie prezentis sian debutan [[unuopaĵo]]n „I Just” kune kun „Oh! Baby”, kaj „그남자 (That Man)”.
 
En [[Singapuro]] julie 2012 okazis renkonto „Specially for Xanderettes”, kie ekkantis interalie la kanton „김치송 ([[Kimĉio]] Song)”.
 
== Privata vivo ==
[[adolesko|Adoleskiĝis]] en [[Makao]], studis [[komunikado]]n en [[Kalifornio]]. Nun loĝas en [[Seulo]]. Lia patro Anthony Eusebio estas duone [[ĉinoj|ĉino]], duone [[portugaloj|portugalo]] kaj lia patrino Chungmi Lee estas [[koreoj|koreino]]. Li havas pli aĝan fratinon Victoria. Sian antaŭnomon ricevis post sia [[avo]], Alejandro, hispan-filipindevena. Alexander estas [[kristanismo|kristano]], engaĝita en la 3rd Wave Music, sudkorea kristana eldonejo.
 
Konata de sia kapablo paroli en 7 lingvoj: [[angla]], [[kantona]], [[mandarena]], [[korea]], [[japana]], [[hispana]] kaj [[portugala]]. Kun la fratino lernas la [[franca]]n.
Linio 22 ⟶ 23:
{{Vivtempo|Eusebio, Alexander Lee}}
 
[[Kategorio:Korelingvaj kantistoj]]
[[Kategorio:Poliglotoj]]