'''Pruno''' (''Prunus domestica'') estas konata [[frukto]] el [[prunarbo]] el [[genro]] de [[prunuso]]j. Frukto de la prunarbo estas '''pruno'''. Tio estas [[drupo]] de blua preskaŭ viola koloro, milde dolĉeta gusto. La fruktojn oni konsumas krudajn, konservitajn per frostigado aŭ [[kompoto|kompotitaj]], oni produktas el ili [[povidlo]]jn, plenigas per ili fruktajn knedlikojn, [[buĥto]]jn kaj [[kuko]]jn, ili sekiĝas aŭ oni produktas el ili [[prunbrando]]n.