Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
Mi multe vigle cerbumas pri [[futurologio]]. Kio estos la estonteco de la homaro, sur Tero, aŭ eĉ ekster Tero? Eble, ja jam ekzistas vivo ekster Tero. Ekde mia knabeco, mi interesiĝas pri [[astrobiologio|ekzobiologio]]. Eble, ekstertera vivo estas stranga kaj ekzotika.
 
Mi estas frandemulo. Mi ŝatas azian gastronomion, sed ne nur. Mi spertis manĝi strutaĵon en taja restoracio en Kanado. Eble, mi ŝajnas esti pekanto, ĉar mi spertis manĝi balenaĵon en Japanio pro invitado de mia kunlaboranto. Pardonu min, grandaj balenoj! Ankaŭ eĉ ranaĵon mi spertis manĝi en Meksiko. Kokajn piedojn mi provis en ĉina restoracio en Kanado. En Filipinoj kaj Kanado, mi manĝis ekzotikajn fruktojn kiel [[sizigioMalaja rozpomo|rozpomo]]jn.
 
Mi interesiĝas pri multaj lingvoj kiel pri akademikaj liberigiloj. Lingvoj estas kiel kalejdoskopoj kaj kiel fenestroj al aliaj mondoj.