Avenuo Bagramjan: Malsamoj inter versioj
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "'''Avenuo Marŝal Bagramjan''' ({{lang-hy|Մարշալ Բաղրամյան Պողոտա}}) estas avenuo en la centra distrikto Kentrono kaj la nordokcidenta distrikto..." Etikedo: redakto de fonto je 2017 |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:12, 25 okt. 2019
Avenuo Marŝal Bagramjan (armene Մարշալ Բաղրամյան Պողոտա) estas avenuo en la centra distrikto Kentrono kaj la nordokcidenta distrikto Arabkiro, en Erevano, Armenio. La avenuo ricevas la nomon de la sovet-armena komandanto kaj marŝalo de Sovetunio Hovhannes Baghramyan kies statuo staras en la centra parto de la avenuo. Antaŭe ĝi estis konata kiel Avenuo de la Amikeco inter 1970 kaj 1995, kiel honorigo al la amikeco inter ĉiuj tiamaj sovetuniaj nacioj.[1]
La avenuo komenciĝas ĉe la Placo de Francio oriente kaj finiĝas oriente ĉe la Placo Amikeco (Barekamutjun). En ĝi troviĝas pluraj edukaj institucioj, ambasadejoj kaj registaraj konstruaĵoj.
Rimarkindaj konstruaĵoj
La Avenuo Marŝal Bagramjan estas la ejo de pluraj rimarkindaj konstruaĵoj kaj strukturoj.
Registaraj konstruaĵoj
- La loĝejo de la Ĉefministro (ofte konata kiel Bagramjan 26)
- La Nacia Asembleo de Armenio
- La Nacia Konsilio pri Sekureco de Armenio
- La Konstitucia Konsilio de Armenio
Eksteraj diplomatiaj misioj
- Ambasadejo de Britio
- Ambasadejo de Svedio
- Ambasadejo de Sirio
- Ambasadejo de Ĉinio
- Konsulejo de Tajlando
Edukado, scienco kaj kulturo
- Armena Akademio de Sciencoj
- Usona Universitato de Armenio
- Dom-muzeo de Aram Ĥaĉaturjan
- La Verkista Unuiĝo de Armenio
- La Unuiĝo de Arkitektoj de Armenio
- La publikaj lernejoj: Anton Ĉeĥov (No. 55), Argentina Respubliko (N-ro. 76), Hajrapet Hajrapetjan (N-ro. 78) kaj Hakob Oŝakan (N-ro. 172)
Aliaj strukturoj
- La Parko de Amantoj
- Metrostacio Marŝal Bagramjan
- Barekamutjun (metrostacio)
- La Armena Evangelia Kirko.
Referencoj
Ŝablono:Reflist Koordinatoj: 40° 10′ 57″ N 44° 30′ 35″ O / 40.18250 °N, 44.50972 °O (mapo)