Valo de la Falintoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 32:
Post la morto Francisco Franco estis entombigita en pompa maŭzoleo en la Valo de la Falintoj. Post fino de la diktaturo la maldekstruloj insistis, ke la restaĵoj de la faŝisma reganto devas esti forigitaj el la nacia monumento, des pli ke li ne partoprenis persone en la milito. Dum sia elekta kampanjo en [[2015]] la [[Hispana Laborista Socialista Partio]] promesis fari tion, por kio estis aprobita la leĝo pri historia memoro. Post kiam ĝia prezidanto [[Pedro Sánchez Pérez-Castejón|Pedro Sánchez]] fariĝis en [[junio 2018]] la ĉefministro, komenciĝis praktika laboro tiukampe. En [[februaro 2019]] oni fine decidis, ke tio okazu la {{daton|10|6}}, sed la parencoj de Francisco Franco kontestis la decidon kaj ĝi estis nuligita kelkajn tagojn antaŭ la dato. La {{daton|24|9}} 2019 la ses juĝistoj de la Supera Kortumo [[:n:Restaĵoj de Francisco Franco estos forigitaj el la Valo de la Falintoj|unuvoĉe rifuzis]] peton de posteuloj de la diktatoro, kiuj kontraŭis eltombigon de liaj restaĵoj en la Valo de la Falintoj. Same estis rifuzita ilia peto permesi reentombigon de la prezidantaj restaĵoj en tombokelo de la [[katedralo La Almudeno]] en [[Madrido]].
 
La juĝeja decido estis laŭdita aŭ almenaŭ neŭtrale akceptita de ĉiuj politikaj partioj de la lando krom la dekstra Vox, kiu konsideras ĝin neglekto de la historia memoro kaj provo renovigi la iaman politikan malamegon en la hispana socio. La posteuloj de la diktatoro planasplanis prezenti plian peton, ĉi-foje antaŭ la Konstitucia Kortumo. Ĉiuj laboroj en la Valo de la Falintoj estas provizore ĉesigitaj pro eventuala danĝero, kaŭzita de malbona stato de la memorialo.
 
La {{daton|24|10|2019}} liaj restaĵoj estis [[:n:Restaĵoj de Francisco Franco estis forigitaj el la Valo de la Falintoj|forprenitaj el la tombo]] kaj resepultitaj en la municipa tombejo Mingorrubio.
 
==Notoj==