Traktato de Brest-Litovsk: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 6:
 
== La kondiĉoj de la paco ==
 
La kondiĉoj, kiujn Germanio metis al la paco, estis tre pezaj kaj neniel demokratiaj; ili inkluzivis grandajn teritoriajn perdojn, ĉu per rekta cedo al Germanio ĉu per koncedo de [[sendependeco]], kiel pri Ukrainio, kies konsilio (regata de bieneguloj) estis farinta apartan pac-interkonsenton.
 
Linio 14 ⟶ 13:
 
== La paco de Brest-Litovsk' ==
 
La 28-an de januaro 1918 ([[10-an de februaro]] laŭ [[gregoria kalendaro]]) ĝuste Trockij diskonigis la rusan decidon ne plu batali kaj malmobilizi la [[armeo]]n. Li estis certa, ke tio finu la bataladon, sed la [[16-a de februaro|16-an de februaro]] (Rusio je la 1-a de februaro akceptis la gregorian kalendaron) la germanaj armeestroj deklaris, ke la 17-an la [[armistico]] nuliĝos. La [[18-a de februaro|18-an de februaro]] la germana armeo antaŭeniris kaj trairis la forlasitajn rusajn frontliniojn. Malgraŭ heroaj defendoprovoj de volontulaj taĉmentoj la situacio iĝis senespera, kaj Lenino ricevis, post minaco demisii, de la Centra Komitato de la Bolŝevisma Partio la rajton subskribi la pacon, kvankam la novaj kondiĉoj estis eĉ pli severaj ol la antaŭaj: cedo de Estonio, Latvio kaj ĉiuj teritorioj jam okupitaj de germanaj trupoj, materiaj [[reparacio]]j kaj teritoriaj cedoj al la [[Osmanida imperio]] en Transkaŭkazio. Je tiuj kondiĉoj la paco estis subskribita la 3-an de marto 1918. La [[15-a de marto|15-an de marto]] la plejsupera soveto ĝin [[ratifiko|ratifikis]].
 
[[Dosiero:Trotzki Deutsche Brest-Litowsk1917.jpg|thumbnaileta|Germana delegacio bonvenigas Trockij en Brest-Litovsk]]
 
== Sekvoj de la paco ==
 
La paco subskribita en Brest-Litovsk' estas "imperiisma paco", kiu malrespektas unu el la principoj de la oktobraj dekretoj: La rajton je mem-decido de la popoloj. Ukrainio estis okupita de la germana armeo, kiu instalis pupan registaron, kiu kamuflu la forprenon de krudmaterialo kaj [[greno]] necesaj por la germana militado okcidente. En Finnlandon, sendependiĝinta en oktobro 1917, Germanio sendis trupojn por apogi kontraŭrevolucion, kiu renversis la socialdemokratian registaron. Ankaŭ en Litovio kaj Estonio la sovetajn registarojn anstataŭis aliaj, apogataj de la germana armeo. [[Besarabio]] estis aneksita al [[Rumanio]], kaj la Osmanida imperio okupis teritoriojn en Transkaŭkazio.
 
Linio 25 ⟶ 23:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.dhm.de/lemo/html/wk1/aussenpolitik/vertrag/ pri traktato de Brest-Litowsk]
* [http://www.dhm.de/lemo/html/dokumente/brest/ teksto de traktato de Brest-Litowsk]
* [http://de.encarta.msn.com/media_1461500646/Friede_von_Brest-Litowsk.html kun mapo]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Traktatoj|Brest]]