Ariadne auf Naxos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Commonscat el Vikidatumoj, esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de titoloj, +Bibliotekoj
Linio 4:
|}
'''Ariadne auf Naxos''' (eo: Ariadno sur Naksoso), verknumero op. 60, estas [[opero]] „en unu akto kun antaŭludo“ de [[Richard Strauss]]. La [[libreto]] devenas de [[Hugo von Hofmannsthal]]. En „teatro sur la teatro“ la mita rakonto pri la [[Ariadno]] forlasita sur la insulo [[Naksoso]] kaj mortsopiranta estas kunteksita kun samtempaj temoj de la arto: Por resti fidela al si mem, homo kaj arto povu ŝanĝiĝi.
 
== Historio de la verko ==
La tria komuna verko de Richard Strauss kaj Hugo von Hofmannsthal ekestis tuj post la opero [[Der Rosenkavalier]] kiel „ĉambra opero“ por 36-kapa muzikensemblo. Origine destinita por la Berlina Teatrejo de [[Max Reinhardt]], la unua prezentado okazis anstataŭe la 25-an de oktobro 1912 ĉe la malgranda domo de la kortega teatrejo en [[Stutgarto]]. Ĉi tiu unua versio prezentis nun la operakton „Ariadne“ (sen la antaŭludo) kiel „enmetaĵo“ por la priverkado de la komedio ''Le Bourgeois gentilhomme'' (eo: [[La Nobela Burĝo]]) de [[Molière]] fare de [[Hugo von Hofmannsthal]]. La kombinaĵo de teatraĵo kaj la opero Ariadne estis malsukceso. La priverkita versio kun antaŭludo estis prezententata la 4-an de oktobro 1916 en la [[Viena Ŝtata Operejo|Kortega Operejo]] je [[Vieno]].
 
== Agado ==
=== Antaŭludo – En la palaco de novriĉulo ===
Linio 13 ⟶ 15:
La muzikinstruisto estas terurita, la dancomajstro estas fidoplena. Li proponas, ke oni unue mallongigu kelkon el la serioza opero kaj singarde enigu en ĝin la dancoscenojn. La komponisto komence estas konsternita. Zerbinetta tamen scias konvinki lin kaj klarigas la pecon laŭ sia vidpunkto:
:''La peco pasas jene: Princino estis forlasita de sia edziĝonto, kaj ŝia venonta adoranto tiam ankoraŭ ne estas alveninta. La scenejo estas sovaĝa insulo. Ni estas vigla societo, kiu hazarde troviĝas sur la insulo [...] kaj kiam sin prezentas ebleco, ni surscenejiĝas kaj ni nin enmiksiĝas.''
 
La komponisto estas dishumora, entuziasmege li festas la potencon de la muziko: ''„Muziko estas sankta arto.“'' Kiam komenciĝu la prezentado kaj Zerbinetta kaj siaj akompanantoj rapidegas sur la scenejon, lia humoro returniĝas: ''„Kiu igis vin tiri min en ĉi tiun mondon? Lasu min frostmorti, malsatmorti, ŝtoniĝi en la mia!“''
 
=== Opero – Sovaĝa pejzaĝo sur Naksoso ===
[[Dosiero:Ariadne auf Naxos at Hamburgische Staatsoper 2012 - Photo No 209 by Monika Rittershaus.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Anne Schwanewilms kiel ''Ariadne'' kun Johan Botha kiel ''Bakĥo''. (Hamburga Ŝtata Opero, 2012)]]
La tri [[nimfoj]] Najado, Driado kaj Eĥo bedaŭras Ariadnon, kiun forlasis ŝia amato [[Tezeo]] sur la insulo Naksoso. Nekonsoleble ŝi plendas pri la senespereco de sia vivo. Ŝi atendas nur la mortomesaĝiston. Zerbinetta kaj ŝiaj kunuloj provas regajigi Ariadnon per danco kaj kantado. Tio tamen malsukcesas. Post Zerbinetta provas doni al Ariadno novan vivokuraĝon per konversacio inter kvar okuloj, de virino al virino (per unu el la plej impresaj koloraturarioj): ''Großmächtige Prinzessin'' (Potencega princino). Ŝi komunikas al Ariadno sian vivofilozofion – precipe sian vidpunkto pri amo kaj fideleco: ''„Kiam venis nova dio, sindonita mi estas mute“'', sed ŝi povas Ariadnon nek regajigi nek konvinki. Muta Ariadno retiriĝas en sian kavernon. Post tio denove aperas la kunuloj de Zerbinetta. Lerte ŝi koketas kun ili kaj malaperas poste kun sia elektito Harlekino.
 
Linio 28 ⟶ 31:
* ''Reclams Opern- und Operettenführer.'' Stutgarto, 1962.
* Sinregistraĵo de prezentado en la [[Metropola Operejo]] en la germana televido ZDF, Novjorko, 1990.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Commonscat|Ariadne auf Naxos}}
* {{IMSLP2|id=Ariadne auf Naxos, Op.60 (Strauss, Richard)|cname=Ariadne auf Naxos}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Operoj el la 20-a jarcento]]