Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
 
== Recenzoj kaj reagoj ==
Laŭ [[Pascal Dubourg Glatigny]] en la roterdama [[Esperanto-gazeto|Esperanto]] ([[majo 2018]]), "''Antaŭ unu jarcento'' estas grava kolekto de dokumentoj kaj studoj, kiu montras kial, malgraŭ sia marĝena socia influo, la esperantista movado kiel specifa preternacia observopunkto al la monda historio, ebligas lumigi makrofaktojn per freŝaj okuloj".<ref>"[https://revuoesperanto.org/jarcento La unua mondmilito tra la okuloj de esperantistoj: partopreniga historio en la praktiko]" 1324(5) ''Esperanto.'' p. 102 (majo 2018)</ref> La recenzisto en ''La Monato'' (revuo el [[Nagojo]]) atentigis pri tio ke la libro pensigas kaj pri la milito kaj pri ties efiko sur la posta evoluo de la [[Esperanto-movado]].<ref>http://nagoya-esperanto.a.la9.jp/recenzo/ito/ito_28.pdf (nov 2018)</ref> Sandor Horvath en la aŭstralia kaj novzelanda [[Esperanto sub la Suda Kruco|Esperanto sub la Sudra Kruco]] asertas ke la libro "bone montras ke historio havas ĉiam preskaŭ sennombrajn angulojn el kiuj vidi kaj studi la eventojn".<ref>http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-133-dec2018.pdf (dec 2018)</ref> Laŭ Nikolao Guskov en Korbe kaj Kore, kultura suplemento al Bulteno de Rusia Esperantista Unio, "sendepende de tio, kiomgrave la leganto konas la koncernan historian epokon, ĝi donas al ĉiu novajn sciojn pri ĝi kaj novajn imagojn pri la gravega evento".[http://i.xn--80aphn.xn--p1ai/u/b6/fe28760a9311e985069d01fb9c0a20/-/Literatura%20suplemento%205.pdf&#x20;(dec&#x20;2018)] [[Anneke Buys]] en la nederlanda [[Fenikso (gazeto)|Fenikso]] taksis la libron "tre interesa por ĉiuj kiuj interesiĝas pri historio", sed bedaŭris lingvajn erarojn.<ref>https://www.esperanto-nederland.nl/esp/fenikso/2019/Fenikso_jan_febr_2019.pdf (jan-feb 2019)</ref>
 
La enkonduko de Brigid O’Keeffe aperis angle en la blogo ''Languages and the First World War''<ref>[https://languagesandthefirstworldwar.wordpress.com/2018/01/01/esperanto-and-the-first-world-wa Esperanto and the First World War]</ref>, kiu post unu semajno fariĝis la plej legata ero de tiu blogo;<ref name=":0">Malferme: Javier Alcalde respondas la demandojn. ''[[Esperanto-gazeto|Esperanto]]'' p. 75-77 (aprilo 2018)</ref> kaj ankaŭ Esperantlingve en [[BA31|Beletra Almanako 31]], kie ankaŭ aperis la ĉapitro de Humphrey Tonkin.