Albrecht von Wallenstein: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
 
== Nomo kaj nacieco ==
La bohemia nobela dinastio, el kiu devenas Wallenstein, [[ĉeĥe]] nomatas ''z Valdštejna''. [[Germane]] la dinastianoj ĝis la nuntempo nomas sin ''Waldstein''. La konata nomformo ''Wallenstein'' populariĝis, post kiam [[Friedrich Schiller]] sub tiu nomo publikigis trivoluman dramondramo-trilogion pri la armeestro kaj la historio de la Tridekjara Milito. Tamen la armeestro mem foje subskribis per la nomoj "Waldstein" kaj "Wallenstein", laŭ momenta prefero, kaj jam dum sia vivotempo li havis la germanan kromnomon ''der Wallensteiner'', dum liaj armeaj unuoj estis nomataj ''die Wallensteiner''.
 
Ne havas sencon disputi pri la nacieco de Wallenstein, ĉar ne eblas projekcii la konceptojn pri nacio kaj nacieco, kiuj tiom graviĝis dum la 19-a jarcento, al la socio de la [[17-a jarcento]], kiam ili ne ludis rolon. En la historiografio de la 19-a jarcento li laŭ naciaj vidpunktoj de la verkistoj kaj persona simpatio respektive malsimpatio je lia persono foje deklariĝis "germano" kaj foje "ĉeĥo".