Granda Depresio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 13:
La [[Neoklasika ekonomika skolo]], kiu tiam estis la sola [[ekonomiko|ekonomika]] teorio kiel alternativo al [[marksismo]], diris ke ekonomiko estas scienco de l' manko. Do, ne estas taŭgaj teorioj por troo.
 
Tiel, bankrotis la unua angla entrepreno, kaj oni retiris rapide la anglajn kapitalojn de la Borso de [[Novjorko]] la [[24-a de oktobro|24-an de oktobro]] [[1929]], nome la Nigran Jaŭdon, komenco de la [[Borsa Katastrofo de 1929]], la plej basanteruran tagon de la historio de kapitalismo. Tro granda kvanto da akcioj estis oferata, kaj iliaj prezoj falis. La asocio de bankistoj kaj la usona [[registaro]] intervenis, sed la [[deflacio]] en prezoj de akcioj iĝis neinversigebla. Al tiu financa krizo kunigis alia ekonomia, artikloj kaj tropikaj produktoj (kiaj [[kafo]], [[kaŭĉuko]], [[kotono]]) perdis mendadon, tuj poste tiuj [[ekonomiaj sektoroj]] estis afektataj. Tiu bankrotaro ne nur malgrandigis la rentojn, sed ankaŭ malpligrandigis la povon de aĉeto kaj, sekve, malkreskigis la dungitecon. Ankaŭ ekonomia komerco eniris recesion kaj pligrandigis la internaciajn vendojn de usona produktado.
 
La [[bankroto]] de multaj entreprenoj kaj la manko de investo igis la krizon daŭri longan tempon. La [[banko|bankaro]] estis la sektoro pli atingita de la krizo. La "''crash''" (disrompo) de [[Novjorka Borso]] kaŭzis ankaŭ la retiron de usonaj kapitaloj investitaj en eksterlando, kaj la konfida krizo igis la privatajn investantojn nuligi siajn bankajn deponaĵojn kaj aĉeti [[oro]]n. Tio kaŭzis krizon en kredito. En majo [[1931]] bankrotis la ĉefa [[Aŭstrio|aŭstra]] banko, regata de la [[Rothschildidoj|Rothschild-familio]]: malaperis la kredito al entreprenoj de centra Eŭropo, kiuj ankaŭ bankrotis. La fakto, ke la familio Rothschild esti juda, pligrandigis la senton kontraŭ la [[judoj]] en Eŭropo.