La '''rivero Saskaĉevano''' ([[Angla lingvo{{lang-en|anglalingve]] ''Saskatchewan River''}}) estas grava [[rivero]] de [[Kanado]], proksimume 550 kilometrojn longa. Ĝi fluas direkte al oriento, tra [[Saskaĉevano]] kaj [[Manitobo]], por enflui en la [[Vinipego (lago)|lagon Vinipegon]]. Danke al ĝiaj du branĉriveroj, la [[Nord-Saskaĉevano (rivero)|Nord-Saskaĉevano]] kaj la [[Sud-Saskaĉevano (rivero)|Sud-Saskaĉevano]], la akvokolekta areo de la rivero kovras plimulton de la ebenaĵaj regionoj de mez-Kanado, kaj eĉ atingas pliokcidente la [[Roka Montaro|Rokan Montaron]] en [[Alberto]] kaj nordan [[Montano]]n en [[Usono]].
La rivero longas proksimume 1392 kilometrojn, sed atingas 1939 kilometrojn se oni inkluzivas sian plej longan alfluanton, la [[Bow (rivero)|rivero Bow]].