Mensogodetektilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Leonarde Keeler 1937.jpg|thumb|300px|Usona inventisto Leonarde Keeler (1903–1949) testanta sian plibonigitan mensogodetektilon kun Kohler, iama atestanto en la proceso de 1935 kontraŭ Bruno Hauptmann.]]
'''Poligrafo''' kiel neologisma termino, kaj populare '''Mensogodetektilo''', estas aparato kaj proceduro kiu teorie mezuras kaj registras kelkajn fiziologiajn indikilojn kiel [[sangopremo]], [[pulso]], [[spirado]] kaj [[haŭto|haŭta]] konduktiveco kiam al persono oni demandas kaj tiu respondas serion da demandoj.<ref> J P Rosenfeld (1995). "Alternative Views of Bashore and Rapp's (1993) alternatives to traditional polygraphy: a critique". Psychological Bulletin. 117: 159–66. doi:10.1037/0033-2909.117.1.159. </ref> La kredo sub la uzado de la Mensogodetektilo estas ke mensogaj respondoj produktas fiziologiajn respondojn kiuj povas esti diferencigitaj el tiuj asociaj kun nemensogaj respondoj. Estas, tamen, ne specifaj fiziologiaj reagoj asociaj kun [[mensogo]], kio malfacilas identigi faktorojn kiuj apartigas mensogantojn el verdirantoj. Poligrafistoj preferas ĉiuokaze uzi sian propran individuan taksometodon, male al komputikaj teknikoj, ĉar ili povas pli facile defendi siajn proprajn pritaksojn.<ref> Iacono, W. G. (2008). "Effective policing: Understanding how polygraph tests work and are used". Criminal Justice and Behavior. 35 (10): 1295–1308. doi:10.1177/0093854808321529. </ref>
En kelkaj landoj, poligrafoj estas uzataj kiel ilo por [[pridemandado]] al krimaj suspektatoj aŭ kandidatoj por gravaj publikaj aŭ privataj postenoj. La Usona juro kaj federaciregistaraj agentejoj kiaj la [[Federal Bureau of Investigation|FBI]], [[National Security Agency|NSA]]<ref name="nsacareers">{{cite web|url=https://www.nsa.gov/psc/applyonline/EMPLOYEE/HRMS/c/HRS_HRAM.HRS_CE.GBL?Page=HRS_CE_HM_PRE&Action=A&SiteId=1&|title=NSA Careers|accessdate=11a de marto 2017}}</ref> kaj la [[Central Intelligence Agency|CIA]] kaj multaj policdepartementoj kiaj tiuj de [[Los-Anĝeleso]] kaj de [[Virginio (ŝtato)|Virginio]] uzas poligrafan ekzamenojn por pridemandi suspektatojn kaj klasigi novajn dungatojn. Ene de la Usona federacia registaro, poligrafa ekzameno estas referencata ankaŭ kiel psikofiziologia detektilo de mensogo.<ref>{{cite web|url=https://antipolygraph.org/documents/federal-polygraph-handbook-02-10-2006.pdf|title=Federal Psychophysiological Detection of Deception Examiner Handbook|work=www.antipolygraph.org|accessdate=15a de majo 2019}}</ref> La averaĝa kosto por administri la mensogdetektilan ekzamenon en [[Usono]] estas de pli ol 700 dolaroj kaj estas parto de ekonomia sektoro de 2 mil milionoj da dolaroj.<ref name=wiredcost > Harris, Mark (2018-10-01). [https://www.wired.com/story/inside-polygraph-job-screening-black-mirror/ "The Lie Generator: Inside the Black Mirror World of Polygraph Job Screenings".] Wired. Alirita la 4an de novembro 2019. </ref>