Bumo (velŝipo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
+Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
 
<br clear="all" style="clear:both;" />
La bumo, en la supra skemo markita per la nombro (1) per kvazaŭ-[[artiko|artika]] ligo (3), kiu ebligas kaj horizontalajn kaj vertikalajn movojn, estas konektita al la [[masto]] (2). La velo (4) per sia suba rando estas ligita al la bumo – aŭ per maldika ŝnuro aŭ per alispeca specifa mekanismo. Sube la bumo ĉe parto relative malproksima de la masto estas ekipita per pli dika ŝnuro ([[ŝkoto]]) (7), per kiu la pozicio de la bumo kaj la velo kaj ŝanĝeblas kaj fiksigeblas. Por ebligi poziciigon de la bumo kaj velo sen tro da fortostreĉo (se la vento fortas, teni la pozicion de granda velo estas peza laboro), tiu ŝnuro estas ligita al du [[pulio]]j, kiuj konsistigas [[takelo]]n. Krome ĉe la bumo povas esti pliaj ŝnuroj, kiuj helpas ĝustigi la velan pozicion, helpas suprentiri la velon ĉe la masto antaŭ velado kaj subentiri ĝin post la uzo, kaj ĉe iuj sistemoj helpas fiksigi velon en parte malgrandigita pozicio.
 
Sur tradiciaj velboatoj la bumoj komence estis el masiva ligno, fine de la 19-a kaj dum la 20-a jarcento plej ofte el [[ŝtalo|ŝtalaj]] aŭ [[aluminio|aluminiaj]] tuboj. En iuj tre modernaj jaĥtoj kaj sportaj velboatoj ili nun ankaŭ konsistas el karbonfibre fortigita plasto.
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Velado]]