Aaron Swartz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Aaron Hillel Swartz''' (naskiĝis la 8-an de novembro 1986, mortis la 11-an de januaro 2013) estis usona [[programisto]], entreprenisto, verkisto, politika organizanto kaj Interreta kodum-aktivulo. Li rolis en la evoluado de la TTT-retflua formato [[RSS]], la eldona formato ''Markdown'', la organizaĵo [[Krea Komunaĵo]] kaj la reteja framo ''web.py'', kaj estis kunfondinto de la socia novaĵejo [[Reddit]].
 
La laboro de Swartz ankaŭ koncentriĝis sur civitana konscio kaj aktivismo. Li helpis lanĉi la Progresan Ŝanĝan Kampanjan Komitaton en 2009 por lerni pli pri efika enreta aktivado. En 2010, li fariĝis esplora kolego en la Esplorlaborejo Safra pri Institucia Korupto de la [[Universitato Harvard]], direktita de [[Lawrence Lessig|Laŭrenco Lessig]]. Li fondis la enretan grupan <nowiki><i>''Demand Progress</i></nowiki>'' (''"''Postulu la progreson''"''), konata pro kampanjado kontraŭ la leĝpropono ''[[Stop Online Piracy Act]]''.
 
En 2011, Swartz estis arestita de la polico de la Masaĉuseca Instituto Teknologia (MIT) pro ŝtataj akuzoj pri enrompo kaj eniro, post kiam li konektis komputilon al la MIT-a reto en sensigna kaj sensloŝa vestoŝranko kaj agordis ĝin por sisteme elŝutadi akademiajn revuajn artikolojn de [[JSTOR]], uzante gastan uzanto-konton eldonitan al li de MIT. Federaciaj akuzistoj poste akuzis lin pri du okazoj de dratfraŭdo kaj dek unu malobservoj de la Leĝaro pri Komputila Fraŭdo kaj Misuzo, portante akumulitan maksimuman punon de 1 miliono USD, 35 jaroj en prizono, perdo de valoraĵoj, restituo kaj kontrolita elkarcerigo.