Aaron Swartz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e ŝablono, informkesto
Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''Aaron Hillel Swartz''' (naskiĝis la {{daton|8-an de |novembro |1986}}, mortis la {{daton|11-an de |januaro |2013}}) estis usona [[programisto]], entreprenisto, verkisto, politika organizanto kaj Interreta kodum-aktivulo. Li rolis en la evoluado de la TTT-retflua formato [[RSS]], la eldona formato ''Markdown'', la organizaĵo [[Krea Komunaĵo]] kaj la reteja framo ''web.py'', kaj estis kunfondinto de la socia novaĵejo [[Reddit]].
 
La laboro de Swartz ankaŭ koncentriĝis sur civitana konscio kaj aktivismo. Li helpis lanĉi la Progresan Ŝanĝan Kampanjan Komitaton en 2009 por lerni pli pri efika enreta aktivado. En 2010, li fariĝis esplora kolego en la Esplorlaborejo ''Safra'' pri Institucia Korupto de la [[Universitato Harvard]], direktita de [[Lawrence Lessig|Laŭrenco Lessig]]. Li fondis la enretan grupan ''Demand Progress'' ("Postulu la progreson"), konata pro kampanjado kontraŭ la leĝpropono ''[[Stop Online Piracy Act]]''.