Pinatubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 112:
 
Fakte, la 3-an de junio iom da lafo ekforiras, sed tio ne sufiĉas. La 7-an de junio okazas granda eksplodo, estiganta kolonon de cindroj altan 7km. Sed la fakuloj komprenas ke tiuj eventoj estas nur antaŭsignoj de pli granda erupcio. Ankaŭ la loĝantoj en cirklo de 20km ĉirkaŭ la vulkanpinto devas foriri. La postan semajnon eĉ pluaj homoj devas lasi siajn loĝejojn - entute estas pli ol 100mil rifuĝantoj pro la erupcia alarmo.
[[Dosiero:Tephra fall from 1991 eruption of Mt Pinatubo fr.gif|eta|maldekstre|150px |Areo de la cindrofalo dum la erupcio de 1911 (senrompa linio).]]
 
La 12-an de junio nova [[plinia erupcio]] estigas kolono de cindroj alta almenaŭ 19km. La forto de la erupcio grandiĝas ĝis la 15-a de junio, faligante dikajn cindrojn sur pli ol 125mil km² kaj pli maldikajn ĝis [[Malajzio]] (3 milionoj da km²). La tuta insulo Luzono estas en la mallumo.
 
Dume, alvenas la [[tajfuno]] Yunya, kies pluvoj kune kun la vulkanaj cindroj kreas plurajn [[laharo]]jn sur la flankoj de Pinatubo.
Linio 121:
Entute, la erupcio de 1991 ĵetis en la atmosferon ĉirkaŭ 10 km³ de fragmentitaj rokoj kaj cindroj. La [[vulkan-eksploda indikilo]] estas 6. La tuta pinto de la monto estis detruita; anstataŭ ĝi ekestis kaldero de 2,5 km, kies bordo estas 250-300 m pli malalta ol la antaŭa pinto.
 
[[Dosiero:Pinatubo Crater Lake (052005).jpg|eta|maldekstre|150px|La lago kiu nun anstataŭas lafon en la kaldero kreita en 1991.]]
Pluaj malgrandaj erupcioj okazis en 1992 kaj 1993; poste la vulkano denove endormiĝis, kaj la kaldero iĝis [[kratera lago|lago]].