Edward Said: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: tr:Edward Wadie Said
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Edward (Wadie) SAID''' (1 novembro, 1935 - 24 septembro, 2003) estis, krom fama literatura teoriisto kaj kritikisto, ankaŭ tre konata [[Palestino|palestina]] aktivisto.
 
Said naskiĝis en [[Jerusalemo]] en [[Anglikanismo|anglikana]] medio, sed pasigis la infan-aĝon en [[Kairo]], [[Egiptujo]], escepte de pluraj longaj restadoj en [[Palestino]]. Li diverse diplomiĝis ĉe ''Victoria College'' en Kairo kaj ĉe la universitatoj de ''[[Universitato Princeton|Princeton]]'' kaj ''[[Universitato Harvard|Harvard]]''.
Dum multaj jaroj li instruis Anglan Lingvon kaj Komparan Literaturon ĉe la universitato de ''Columbia''. Li instruis ankaŭ en la universitatoj ''Johns Hopkins'', en ''Harvard'', kaj ''[[Universitato Yale|Yale]]''. Li parolis flue la anglan kaj la francan, same kiel la parolan kaj la norman arabajn.
 
Linio 20:
Li ankaŭ kontraŭis la oslan formulon krei palestinan umon eksteran al Israelo en [[Cisjordanio]] kaj [[Gaza Sektoro|Gazo]], sed male pledis por la kreo de unu ŝtato, kie araboj kaj judoj ĝuus egalajn rajtojn (kion oni ofte nomas la [[dunacia solvo]]).
:"Mi pasigis grandan parton de mia vivo dum la lastaj 35 jaroj pledante por la rajto de memdecido por la palestina popolo, sed mi ĉiam penis fari tion plene atentante la realon de la juda popolo kaj ilia suferado pro persekutadoj kaj genocidoj. Plej gravas direkti la batalon por egaleco en Palestino/Israelo ale al humana celo, t.e. kunekzistado, kaj ne pluaj subpremado kaj forneado."
Liaj rilatoj kun la [[Palestina Aŭtonomio|Palestina Aŭtoritato]] tiel aĉis, ke la gvidantoj de la PA iam proponis malpermesi liajn verkojn.
 
En julio, 2000, li estigis polemiketon okaze de ŝtonĵetado ĉe la liban-israela limo.