Quba Mere Diwane: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "''Quba Mere Diwane'' estas la plej granda templo, de la jezidoj, de la mondo. Ĝi estis konstruita en la armena vilaĝo Aknaliĉo, kie la etnoreligia grupo estas..."
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:26, 12 nov. 2019

Quba Mere Diwane estas la plej granda templo, de la jezidoj, de la mondo. Ĝi estis konstruita en la armena vilaĝo Aknaliĉo, kie la etnoreligia grupo estas la plej granda minoritato, per ceremonio en kiu ĉeestis la vicĉefministro kaj aliaj armenaj oficialuloj.

Situanta en Aknaliĉo, 35 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo Erevano (Armenio), Quba Mere Diwane konsistas el sep kupoloj ĉirkaŭantaj centran, arĉan tegmenton, kaj gastigas preĝejon, seminarion kaj muzeon. La templo estas dediĉita al la anĝelo Melek-Taŭso kaj aliaj sep anĝeloj. La plej alta kupolo kaj la aliaj sep ĉirkaŭaj simbolas la anĝelojn.

Quba Mere Diwane estis konstruita nur kelkajn metrojn for de Ziarat, la unua jezida templo de Armenio establita en 2012. Financita de armenia jezido, loĝananta en Rusio, Mirza Sloian, la nova, 25-metra alta templo situas proskime al la antaŭa pli modesta templo.

Jezidoj estas unu el la plej grandaj etnaj minoritatoj en Armenio, praktikante antikvan, unudiisman kredon, kiu havas similecojn al kristanismo, islamo kaj judismo, kune kun elementoj de sunaj diservoj. Laŭ la armena censo, 35.000 jezidoj loĝis en Armenio en 2011, plejparte en la okcidentaj kaj nordaj regionoj de la suda Kaŭkazio.