La bona lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pauchjo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo |
Pauchjo (diskuto | kontribuoj) →La libro: Polurado de lingvaĵo; aldonis pli neŭtralan vidpunkton Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo |
||
Linio 21:
== La libro ==
''La bona lingvo'' referencas samtempe la lingvon [[Esperanto]] mem, kaj ankaŭ la subjektivan perspektivon pri kiel la lingvo estu parolata, laŭ la aŭtoro.
Li traktas Esperanton de pluraj facetoj, konkludinte sian preferon por originalaj kunmetaĵoj anstataŭ unuradikaj vortoj internaciaj. Tiel paroli, laŭ li, konsistigas "bonan" Esperanton. Kunmetado estas natura kvalito de aglutina lingvo kia Esperanto, sed la kreinto de la lingvo avertas kontraŭ troa aplikado de la konsiloj de Piron:
{{ quote|Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive
donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte.}}<ref> [[Lingvaj Respondoj|Lingva Respondo 4]], L.L. Zamenhof, ''Esperantisto'', 1891, pg.23. </ref>
[[Dosiero:La bona lingvo.jpg|eta|200px|left|Dua eldono.]]
Piron skizas la bazajn [[lingvoscienco|lingvosciencajn]] kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli senĝene kaj libere, pli "pens-ekonomie" ebligas esprimadon, ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, inter alie kaj plej grave la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj ([[analogio]]).
En la plej polemika parto de la libro la aŭtoro forte esprimas sian malŝaton de radikoj kiujn li nomas [[neologismo|neologismoj]] sed, inter kiuj, pluraj estas ''novaj vortoj'' laŭ la Zamenhofa difino. Tiusence, Piron proponas kontraŭfundamentan reformon al la lingvo. Li kritikas francojn pro tiu, kiun li perceptis esti ilia tendenco preferi pseŭdoprecizajn, intelektajn vortojn. Kontraste, li almontras povon sin esprimi per baza vortprovizo kun imagema kunmetado. Piron postulas, ke estas eble esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo.
La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton "la bona lingvo", sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.▼
▲La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton
Post elĉerpiĝo de ĉiuj antaûaj eldonoj, la [[Monda Asembleo Socia]] (MAS) reeldonis ĝin en 2015, kun antaŭparolo de [[Renato Corsetti]]: Claude Piron: La bona lingvo, kun antaŭparolo de Renato Corsetti, Monda Asembleo Socia (MAS), kunlabore kun la grupo [[La bona lingvo]] ĉe www.bonalingvo.org 2015, 104 p., ISBN 978-2-36960-006-0.
|