Taleso el Mileto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
informkesto verkisto kun informkesteroj
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
}}
[[Dosiero:thales.jpg|eta|170px|dekstra|Taleso de Mileto.]]
'''Taleso de Mileto''' ({{lang-el|Θαλῆς}} ''Thales''), la patro de [[filozofio]], naskiĝis en la ionia greka urbo de [[Mileto]], en [[Ionio]], ĉirkaŭ la jaro [[-640|640 a.K.]] Li tre interesiĝis pri [[matematiko]], [[geometrio]], [[astronomio]], [[politiko]], kaj [[komerco]]. Li prognozis precize sunan eklipson la 28-an de majo, [[-585|585 a.K.]] Laŭ legendo, Taleso ankaŭ portis la konon de geometrio kaj astronomio de [[Egipto]] kaj [[Mezopotamio]] al [[Grekio]]. Li estis la iniciatinto de la filozofio de la naturo aŭ [[fizio]] ''physis''. li estis do la unua ''fiziisto'' aŭ ''fiziologo''. Li diris ke la mondo estas plena je dioj kaj ke la [[magneto]] havas [[animonanimo]]n ĉar ĝi kapablas movi. Li estis la unua fari la transiĝon de la [[mito]] al la [[logoso]], ''racio'', naskante tiele la filozofion.
 
Taleso serĉis la praan aŭ la originan [[elemento]]n de la [[universo]], la [[principo]] de ĉio. Li instruis, ke tiu elemento estas [[akvo]]. Akvo estas gaso en la atmosfero, kaj likvo en la tero, en la maro, kaj sub la tersurfaco. Akvo, kiel glacio, estas ankaŭ solido. Evidente, laŭ Taleso, sen akvo la vivo ne povas ekzisti, kaj tial estas grava elemento. La akvo estas la unua realaĵo, origina kaj fundamenta, la substanco simpla, elementa, ne kunmetita. Jen aristotela diraĵo pri la afero: ''Taleso, iniciatinto de tiu tipo de filozofio, diras ke la [[principo]] estas la akvo (pro tio li asertas ke ankaŭ la tero flosas sur la akvo) certe konviktiĝinte ekde la konstato ke la nutraĵo de ĉio estas malseka kaj ke eĉ la la varmo generiĝas de malsekaĵo kaj vivas en malsekaĵo. Nu, tio laŭ kio ĉio sin generas estas, ekzakte, la principo de ĉio. Li estas konvikita de tiu ĉi fakto kaj de la fakto ke la semoj de ĉiuj aferoj havas malsekan naturon, kaj la akvo estas la principo de la naturo de la malsekaj aferoj'''.
 
Rilate la [[animonanimo]]n de Taleso, oni povas dedukti ke ĝia koncepto, ĉu devenas de lia ĝenerala pensmaniero, ke ĝia origino estas la unua [[principo]], la ''akvo'', ĉar ĉio vivanta estas malseka, ĉu devenas de la rekta observo la la ŝtono de [[Magnesio]], de la nevidebla kaj mova forto de [[magneto]], io simila al spirita ento de la orfeuloj, kohere kun liaj asertoj ke ''ĉio estas plena je dioj''. Se Taleso konsideris la animon, motoran principon, kaj ke ĉio estis plena je dioj, do la materio de Taleso estis viva pravigante la lastaj filozofiaj esploruloj asertantaj ke la talesa [[materiismo]] kaj la greka ĝenerale ne estas la nuntempa, kaj pro tio ili elpensis novan vorton por difini tiun materiismon vivan, nome, [[Hilozoismo]].
 
Kontraŭe al pasintaj pensintoj, Taleso celis klarigi la mondon ne laŭ [[mito]]j aŭ [[dioj]], sed laŭ [[racio]] kaj [[logiko]]. Tio estas la radiko de [[greka filozofio]] kaj [[moderna scienco]] kaj, eble, de [[okcidenta civilizo]] mem.