Strato Abovjan: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "eta|Statuo de Abovjan ĉe la norda enirejo de la strato. '''Strato Abovjan''' (armene: Աբովյան Փողոց), estas..."
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:21, 13 nov. 2019

Strato Abovjan (armene: Աբովյան Փողոց), estas strato ĉe la centra distrikto Kentrono de la armena ĉefurbo Erevano. Ĝi estis konata kiel strato Astafjan inter 1868 kaj 1920.[1]

Statuo de Abovjan ĉe la norda enirejo de la strato.

La strato iras de la centra Placo de la Respubliko ĝis la statuo de eminenta armena verkisto Ĥaĉatur Abovjan (1809-1848), de kiu estas la nomo. Strato Abovjan estas la unua planita strato de la armena ĉefurbo.

Situanta ĉe la centra Erevano, strato Abovjan estas ĉefe hejmo de kulturaj kaj edukaj institucioj, luksaj loĝkonstruaĵoj, elitaj butikoj, komercaj oficejoj, kafejoj, hoteloj, restoracioj kaj noktaj kluboj.

Referencoj

  1. Avetisyan, Kamsar. Աբովյան փողոցի պատմությունը (The History of Abovyan Street), Sovetakan Grogh eldonejo, Erevano, Armena SSR, 1979.