Tomáš Garrigue Masaryk: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 80:
La tuta mondo de Masaryk ŝanĝiĝos post komenco de la [[unua mondmilito]]. Jam en la jaro [[1914]] Masaryk vojaĝas malantaŭ limon kaj iam tiutempe ekmemoras lin ideo: ĉeĥa nacio povas esti denove libera. Li definitive estas forveturanta en [[decembro]]. Li scias, ke li foriras en ekzilon, survoje akompanos lin filino Olga. Charlotta jam ne havas tiom da forto, ili devas do adiaŭi. Iliaj vivoj disiĝas post kvardek jaroj. Por ĉiam. Same tiel li jam ne plu renkontos sian plej aĝan filon. Tri monatoj post la foriro de la patro Herbert estas infektiĝinta je tifo kaj li mortas.
 
Masaryk veturas ĝis [[Italio]] kaj poste en [[Svislando]]n. Baldaŭ venas sorta momento – la [[4-a de julio|4-an de julio]] de [[1915]], la kvincentjara datreveno de morto de [[Jan Hus]]. Masaryk estas en [[Zuriko]] kaj li ekparolos en [[husmovado|husana]] soleno. En lia parolo eksonos abrupta kritiko kontraŭ [[Aŭstrio-Hungario|aŭstrio-hungaria]] monarĥio. La unua malfermita atako. Masaryk estas decidiĝinta, ke li batalos por la memstara ŝtato. Reprezalio ne lasos longe atendi sin. Masaryk estas proklamita kiel grandperfidulo. Se li estus reveninta hejmen, minacas al li mortpuno. Polico venas en lian loĝejon por fari hejman esploron. Ili volas aresti almenaŭ Charlotton, sed tiu estas jam grave malsana. Anstataŭ ŝi la [[28-a de oktobro|28-an de oktobro]] estis arestita filino Alice. Feliĉe ŝi ne restis en malliberejo longe. Post protesta agado de [[Usono|usona]] virinoj, kiuj pere de prezidento [[Woodrow Wilson|Wilson]] kaj lia ambasadoro intervenis en [[Vieno]], Alice estis en duono de la jaro [[1916]] tralasita.<ref> Preclík, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 36 - 39, 41 - 42, 106 - 107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–199.</ref>
 
== En [[Praga burgo]] ==