Ŝapuro la 1-a: Malsamoj inter versioj

651 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
Post la morto de Filipo en batalo ([[249]]), estis en la Romia imperio sinsekvo de imperiestroj kiuj daŭris po mallonge. Ŝapuro profitis la situacion kaj kaptis novajn landojn el Romio, ĝis la mezo de [[Anatolio]].
 
En [[253]] la [[romia senato]] validigis la imperiestriĝon de [[Valeriano (romia imperiestro)|Valeriano]], kune kun lia filo [[Galieno]] kiel helpanto ("[[Cezaro (titolo)|cezaro]]") pri la okcidenta parto de la imperio. Ĉar laŭ tiu aranĝo Valeriano devis precipe zorgi pri la orienta parto de la imperio, li tuj atentis Ŝapuron, celante repreni la landojn ĵus perditajn. Sed li ne havis bonŝancon: en [[260]] Valeriano provis helpi [[Şanlıurfa|Edeso]]n, kiun Ŝapuro sieĝis, kaj Ŝapuro ne nur venkis, sed ankaŭ kaptis Valerianon mem, kiu mortis post iom da tempo kiel kaptito, verŝajne en [[Biŝapuro]].
 
Sed la granda venko de Ŝapuro estis ankaŭ la lasta. La romia guberniestro de [[Palmiro]], [[Septimo Odenato]], atakis la Persojn, klare venkis kaj atingis eĉ [[Seleŭkio-Ktesifono|Ktesifonon]], la ĉefurbon de la Sasanida Imperio sur la [[Tigriso]]. Ŝapuro perdis multajn el la konkeritaj landoj - [[Sirio]]n, [[Armenio]]n kaj aliajn. Palmiro provis iĝi sendependa reĝlando sub [[Zenobia]], vidvino de Septimo Odenato, sed ŝi estis kaptita de la Romianoj.
 
Tiel, je la morto de Ŝapuro, la landlimo inter la Sasanida Imperio kaj la Romia imperio estis proksimume la sama kiel je lia kronado.
 
(...NEKOMPLETA...)
 
 
2 070

redaktoj