Ŝapuro la 1-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fontoj, bildoj ktp
Linio 22:
Multaj el la militoj de Ŝapuro la 1-a estis kontraŭ la Romianoj, ĉar la Sasadina Imperio kaj la [[Romia Imperio]] havis komunan landlimon.
 
Jam lia patro Ardaŝiro batalis kontraŭ [[Aleksandro Severo]], romia imperiestro mortinta en 235. Ŝapuro helpis sian patron kontraŭ la nova romia imperiestro, [[Gordiano la 3-a]], kaj daŭrigis la militon post la morto de Ardaŝiro. Ŝapuro venkis plurfoje, ĝis [[244]], kiam - laŭ persaj fontoj - dum grava batalo apud [[Faluĝa]] en [[Mezopotamio]] (nuntempe en [[Irako]]) Ŝapuro mortigis Gordianon mem. Romiaj fontoj ne mencias la batalon, sed konsentas pri la subita morto de Gordiano, mortigita laŭ tiaj fontoj de romiaj generaloj, lacaj pro la longa milito.<ref>Laŭ [[Eŭtropio]], Gordiano estis mortigita de Filipo mem: {{citaĵo el la reto |url=http://www.thelatinlibrary.com/eutropius/eutropius9.shtml |titolo=Eutropii Breviarium Liber Nonus |lingvo=la |verko=The Latin Library |alirdato=2019-11-15 }}</ref>
 
La nova romia imperiestro, [[Filipo la araba]], estis naskiĝinta en [[Sirio]] kaj estis kun la armeo de Gordiano en Mezopotamio; verŝajne li partoprenis aŭ favoris la mortigon de Gordiano. Filipo tuj akceptis la pacon proponitan de Ŝapuro, tre favoran al la Persoj kaj ne al la Romianoj; poste, dum kelkaj jaroj, ne plu estis milito inter la du imperioj.
Linio 28:
Post la morto de Filipo en batalo ([[249]]), estis en la Romia imperio sinsekvo de imperiestroj kiuj daŭris po mallonge. Ŝapuro profitis la situacion kaj kaptis novajn landojn el Romio, ĝis la mezo de [[Anatolio]].
 
[[Dosiero:Map of Ardashir & shapur's campaign.jpg|eta|maldekstre|220px|La Sasanida Imperio sub Ŝapuro la 1-a en sia plej vasta grando (brune). La ruĝaj indikiloj montras kampanjojn de Ardaŝiro, la rozkoloraj de Ŝapuro, la bluaj de la romianoj - ĝis la batalo de Edeso]]
En [[253]] la [[romia senato]] validigis la imperiestriĝon de [[Valeriano (romia imperiestro)|Valeriano]], kune kun lia filo [[Galieno]] kiel helpanto ("[[Cezaro (titolo)|cezaro]]") pri la okcidenta parto de la imperio. Ĉar laŭ tiu aranĝo Valeriano devis precipe zorgi pri la orienta parto de la imperio, li tuj atentis Ŝapuron, celante repreni la landojn ĵus perditajn. Sed li ne havis bonŝancon: en [[260]] Valeriano provis helpi [[Şanlıurfa|Edeso]]n, kiun Ŝapuro sieĝis, kaj Ŝapuro ne nur venkis, sed ankaŭ kaptis Valerianon mem, kiu mortis post iom da tempo kiel kaptito, verŝajne en [[Biŝapuro]].
 
Linio 42 ⟶ 43:
 
Li ankaŭ fondis [[Gundiŝapur|Gundiŝapuro]]n.
 
Priskribon de la ĉefaj eventoj de lia vivo entenas ŝtona skribaĵo apud lia tombo, en tri lingvoj: la persa, la parta kaj la greka.<ref>La teksto en la tri lingvoj kun traduko en la angla troveblas en: {{citaĵo el la reto |url=http://www.rahamasha.net/uploads/2/3/2/8/2328777/skz.pdf |titolo=The trilingual inscription of Šābuhr at “Kaaba iZardušt” (ŠKZ) - ''Res Gestae divi Saporis'' |alirdato=2019-11-15 }}</ref> Tiu skribaĵo estis nomita de la rusa historiisto [[Michail Ivanovič Rostovcev|Rostovcev]] per la latina nomo ''Res gestae divi Saporis'' (Agoj de la dia Ŝapuro).
 
== Notoj kaj fontoj ==
{{referencoj}}