Ĉeĥoslovakaj legioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
Tio estis volontulaj soldataj taĉmentoj sur rusia teritorio en la jaroj [[1914]] - [[1920]], kies bazon kreis [[Ĉeĥa trupo]], kiu estis la [[2-an de februaro]] [[1916]] alikreita je la '''1-a ĉeĥoslovaka pafista regimento''' kaj sekve (la [[19-an de majo]] [[1916]]) je '''ĉeĥoslovaka pafista brigado'''.
 
Post [[batalo ĉe Zborov]] (la [[2-an de julio]] [[1917]]), en kiu la ĉeĥoslovakaj legioj eminentiĝis, la rusia registaro nuligis limigon ĉe kreado de la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj kaj iom post iom estiĝadis pluaj [[divizio]]j, kiuj la [[9-an de oktobro]] [[1917]] kreis ĉeĥoslovakan korpuson en [[Rusio]]. Fine de la jaro 1917 estis en Rusio 38500 volontuloj.<ref>Vratislav Preclík: Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 35 - 53, 106 - 107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–199.
</ref>
 
Kiam estis fermita [[germana-soveta paco]] en Brest Litovia (marto de [[1918]]), la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj forlasis [[Ukrainio]]n kaj ili transŝoviĝis tra [[Siberio]] ĝis [[Francio]]. Post atakoj kontraŭ la ĉeĥoslovakaj transportoj sur magistralo okazis bataloj de la ĉeĥoslovakaj legioj kontraŭ soveta registaro sur Siberio kaj en regiono de [[Volgio]], kiuj daŭris ĝis la plena evakuado de la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj el Rusio en la jaro [[1920]].