Milan Rastislav Štefánik: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
Milan Rastislav Štefánik naskiĝis en [[Košariská]] (tiam vilaĝo [[Brezová pod Bradlom]]) ĉe [[Myjava]] sur okcidenta Slovakio kiel la sesa el la dek du infanoj en familio de evangelia paroĥano Pavol Štefánik. La gepatroj sukcesis eduki naŭ infanojn ĝis la plenkreskeco. Kvankam li estis filo de paroĥano, Štefánik elkreskis en malriĉa medio kaj lia vivo preskaŭ ne diferenciĝis de la vivo de kamparanaj infanoj el najbareco. Sed kio ne mankis al li, estis slovakaj libroj kaj magazinoj, per kiuj Pavol Štefánik kiel klera naciulo klopodis eduki siajn idojn. Li finvizitis la unuajn tri klasojn en la naskovilaĝo, kie lia instruisto estis Martin Kostelný, slovaka patrioto, finlerninto de slovaka evangelia gimnazio en [[Revúca]]. Laŭ atesto de la instruisto Milan Rastislav estis la plej bona lernanto en la [[lernejo]] en Košariská. Patro Pavol klopodis doni al la filo kiel eble plej bonan klerigon; por ke Milan Rastislav povu studi en [[mezlernejo]], li devis perfekte eklerni hungare. Tial jam ekde sia naŭa jaro li foriris el la domo ĝis [[Šamorín]], por ke li prepariĝu por studi la mezlernejon. Li komencis la mezlernejan studadon en evangelia [[liceo]] en [[Bratislava]], tiama Prešpurk, kie jam estis studantaj liaj du fratoj; Igor kaj Pavol. Tiutempe la liceo estis hungarigita kaj el slovakaj patriotaj profesoroj instruis en ĝi sole Ján Kvačala. El la instruantoj Štefánik ŝatigis al si [[Ferdinand Hirschmann|Ferdinandon Hirschmann]], profesoron de matematiko, kaj [[Samuelon Markusovszky|Samuel Markusovszky-on]], klasprofesoron. Štefánik studis kun eminenta prospero, sed post tri jaroj li devis foriri kun sia frato Pavol ĝis [[Sopron]] kaj pli poste ĝis [[Szarvas]], ĉar Pavol prosperis malpli forte.
 
Milan Rastislav ankaŭ transirinte al nova lernejo atingis bonegan prosperon, por ki li ricevis unufojan stipendion de Teleki; krom tio li ekkonis ankaŭ [[Emília Chovanová|Emília-n Chovanová]], sian unuan amon. En Szarvas li fine abiturientiĝis kun eminenta prospero kaj li decidiĝis foriri por studi konstruan inĝenieraferon ĝis [[Prago]]. Tiutempe agadis en Prago [[societo Škrobár]] (ĉefa aktivisto estis tiama la kuracisto [[Vavro Šrobár]]) kaj Štefánik ĉi tie akiris ankaŭ stipendion de Ĉeĥoslovaka unueco. Tuj de komence de la studado li komencis viziti kun sia amiko Jan Kraicz ankaŭ societon de evangeliaj akademikoj Jeroným kaj li estis ankaŭ ano de la subtena societo Radhošť. Štefánik ankaŭ fariĝis mesaĝisto kaj samideano de ideoj de profesoro [[Tomáš Garrigue Masaryk]].<ref>Vratislav Preclík: Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 35 - 53, 106 - 107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–181, 184–199.</ref>
 
En marto [[1898]] Štefánik fariĝis sekretario de Detvan. En la jaro [[1900]] okazis en lia vivo rompo. Post abrupta interkverelo kun la patro en ferioj la patro elpelis la junan Štefánik el la domo. Tiu venis al sia amiko Vavro Škrobár ĝis [[Ružomberok]]. Aŭtune li poste revenis Pragon kaj li foriris el la politekniko. Li igis sin enskribiĝi al studado de [[astronomio]] (tiun ĉi fakon oni tiam instruis en filozofia fakultato) kaj spite al komenciĝantaj problemoj kun la stomako li komencis studi. Poste li ankaŭ repaciĝis kun la patro kaj inter slovakaj studentoj en Prago li iom post iom akiradis aŭtoritatecon. Aŭtune de [[1901]] li fariĝis prezidanto de Detvan. Sed pli poste pro malkonsentoj en vicoj de la societo, kvankam neĝoje, komune kun siaj amikoj Juraj Nerád kaj Zigo Zigmundík li elaniĝis el Detvan.
Linio 44:
 
En 1913 li kunfondis telegrafan reton en [[Ekvadoro]] kaj sur la insularo Galapagoj. Pro tio li ricevis de la franca registaro la ordenon ''Kruco de la Honora Legio''. Post eksplodo de la unua mondmilito li, kiel naturalizita franco, fariĝis en 1915 vicleŭtenanto en la franca aerarmeo.<ref name="mon990410"/>
 
== Referencoj ==
<references/>