Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

sen resumo de redaktoj
{{Lokoj de artikulacio}}
La '''Internacia Fonetika Alfabeto''' ('''IFA'''; {{lang-en|International Phonetic Alphabet}} [IPA]; {{lang-fr|L'alphabet phonétique international}} [API]) estis kreita de [[Britio|britaj]] kaj [[Francio|francaj]] fonetikistoj sub observado de la [[Internacia Fonetika Asocio]], fondita en [[Parizo]] dum la jaro [[1886]]. La organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon ''IFA''. La IFA intencas esti norma alfabeto por la [[fonetiko|fonetika]] skribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive de kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel ([[1989]]); la plej aktuala versio aperis en [[1993]], reŝanĝita en [[1996]]. La plejparto de la literoj elvenis el la [[latina alfabeto]] aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la [[greka alfabeto]], kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.
 
== Priskribo ==
La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj [[Prononco de Esperanto|esperantaj sonoj]]: /p/, /b/, /t/, /d/, /k/, /g/, /m/, /n/, /f/, /v/, /s/, /z/, /h/, /l/, /r/, /j/. LaAnkaŭ la kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, ankaŭ samas al la IFA-vokalliteroj.
 
La restantaj simboloj, kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel /c/, /y/, kaj /w/, reprezentas sonojn kiuj estas skribitajskribataj per tiuj literoj en aliaj lingvoj. /c/ estas palatala plozivo, kiel en la [[indonezia lingvo]]. /y/ estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj. La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolon por ĉiu [[fonemo]], evitante du- aŭ tri-literaĵojn tiajn kiaj "sh" en la esperanta -h-sistemo, sx en la x-sistemo, "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana, ktp.
 
La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu [[retrofleksa]] konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata [[Alveolaro|alveola konsonanto]], kun hoketo ĉe la fundo de la litero.
Sennoma uzanto