POUM: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonis informkeston.
Forigis la dosieron Bandera_del_Poum.jpg forigitan el la Komunejo de Sealle: per c:Commons:Deletion requests/File:Bandera del Poum.jpg
Linio 11:
Parto de tiu procezo estis priskribita en la verko de [[George Orwell]], ''[[Omaĝo al Katalunio]]'', kiu pritraktas lian partoprenon en la batalionoj gvidataj de la POUM dum la hispana milito, kaj la postan neniigon de la partio. Tiu verko donis grandan famon al POUM, kaj estis la bazo de aliaj verkoj, kiel la filmo ''[[Land and Freedom]]'' de [[Ken Loach]].
==Historio==
 
[[Dosiero:Bandera del Poum.jpg|eta]]
Andreu Nin, eksa sekretario de la [[Ruĝa Sindikata Internacio]], Juan Andrade kaj aliaj estontaj gvidantoj de la POUM forlasis la [[Hispana Komunista Partio|Hispanan Komunistan Partion]] (HKP) por starigi partion nomatan ''Komunistan Maldekstron'', sin bazinte sur tezoj de la trockiista kontraŭstaro. Tamen, ili rompis kun Trockij, kiam tiu ĉi ordonis al ili fari "enigismon" en la [[PSOE|Socialistan Partion]], por ke ili formu ene de ĝi revolucian frakcion. Anstataŭ obei lin, ili decidis kunfandiĝi kun la partio ''Laborista kaj Kamparana Bloko''' (katalune: ''Bloc Obrer i Camperol'', antikva kataluna federacio de la Komunista Partio, kiu rompis kun tiu ĉi dum la superrego de la "maldekstrega" tendenco en la [[Kominterno]], ĉefe ĉar ĝi ne konsentis la aferon pri la "ruĝaj sindikatoj" kaj la katalunan nacian demandon), gvidata de Joaquim Maurín. La Kataluna Komunista Partio, gvidata de [[Jordi Arquer]] (kiu ĉiam sin tenis sendependa de la HKP, ĉefe pro katalunnaciismo), unuiĝis kun ambaŭ organizaĵoj por starigi la POUM-n komence de la jaro 1936a. Tamen pri iuj aferoj (ĉefe la kritiko al la stalinismo) la POUM sintenis simile al Trocki –sed ankaŭ al Marceau-Pivert ekzemple.<ref>Pri la agado de la Komunista Maldekstro kaj pri tre interesa trockiisma analizo pri la revolucio kaj la milito oni vidu: MUNIS, Georges: Jalones de derrota, promesa de victoria. Crítica y teoría de la revolución española (1930-1939). [Spertaĵoj pri malvenko, promeso pri venko. Kritiko kaj teorio pri la hispana revolucio (1930-1939)]. Madrido: Zero 1977</ref>