Dentokuracado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 21:
 
Dentistoj ankaŭ instigas preventadon de buŝaj malsanoj tra bonorda [[higieno]] kaj kutimajn, dufoje ĉiujare, kontrolojn por profesia purigado kaj taksado. Malbonfartaj kondiĉoj en la buŝkavo povas esti indikaj de sistemaj malsanoj kiaj ekzemple [[osteoporozo]], [[diabeto]], aŭ [[kancero]]. Multaj studoj ankaŭ montris ke dentokarna malsano estas rilata al pliigita risko je diabeto, [[kormalsano]], kaj antaŭtempa naskiĝo. La koncepto ke buŝa sano povas havi efikon al sistema sano kaj malsano estas referita kiel "buŝ-sistema sano".
 
===Fakaj taskoj===
[[Tartro (dento)|Tartro]] estas deponejo pro bakteria plato kaj ĉeesto de kalciaj saloj en salivo. Ĝi estas aro da mineralaj komponaĵoj formitaj de ĉirkaŭ 80% el neorganikaj saloj, enhavantaj [[fosforo]]n, [[kalcio]]n kaj [[natrio]]n, kaj por la cetera 20% el diversaj substancoj. (i.a. [[proteino]]j, [[karbonhidrato]]j). Tartro estas spaco de retenado de bakteria plato, kie kalciigitaj tavoloj povas enhavi toksajn molajn [[histo]]jn. La plej bona maniero eviti tatroformadon estas havi bonan buŝan [[higieno]]n, mildan brosadon, minimume du minutojn, du fojojn ĉiutage kaj fari viziton al [[dentisto]]-[[ĥirurgo]] almenaŭ unufoje jare. Regula tartroforigo ĉe la dentisto ankaŭ rekomendatas. Konvenas ne nur brosi la dentojn sed ankaŭ la gingivojn, ekzemple per [[dentobroso|denta broso]] kun pli molaj haroj. Oni forte rekomendas la uzon de interdentaj [[dentfadeno|fadeno]] kaj broseto por forigi la tartra tavolo inter la dentoj, ĉar tartro aparte disvolviĝas al en malfacile atingeblaj spacoj.
 
== Eduko kaj gradigo ==